Jen estas listeto pligrandigenda da esperantaj idiotismoj, kiuj kolektis Daniel Carrasco.
akuzativulo :freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo
aligatori :en Esperanta medio paroli alian lingvon ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de nur parto de la ĉeestantaro
bonan tageron! (“Bonan tag-er-on”) ŝerce uzata en la retaj babilejoj, kie la horoj ĉe la uzantoj povas ege varii
dis kaj mis el ies vidpunkto: laŭ ies opinio, laŭ ies maniero koncepti la mondon: “El mia vidpunkto, la Kirgiza estas stranga lingvo”
en enormaj kvantoj multe
enpakiĝu kaj foriĝu! foriru!
fajfi pri io ne zorgi pri io
forfikiĝu! foriru!
freŝbakito komencanto
gaviali paroli Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus
ĝis (la)! ĝis (la) revido!
ĝis la nokto nokto fin’ dum la tuta nokto, ege longe; laŭ kantoteksto de Esperanto Desperado
ĝisoste/a, ĝisostulo Tre fervore/a; persono, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas strebas kaj ne cedas, ofte kun konservativa aŭ dogmema tendenco, pri ĝi oni diras: “Li / ŝi estas ĝisosta Esperantisto!”
Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.
jam temp’ está Jam estas tempo! Ni komencu! Ni iru! ktp. (La frazo venas de Pra-Esperanto)
je la barbo de Bofronto! sakro (Beaufront estis kunkreanto de Ido kaj komplotinto kontraŭ Zamenhof)
kabei (aŭ kabeiĝi) estinte tre aktiva esperantisto, forlasi la movadon (kiel faris la grava aŭtoro Kabe)
kaj la akuzativon! sarkasma diro post longa listo de substantivoj esprimitaj senakuzative: “Ni bezonas paco! saneco! vivo! interkompreno!” “Kaj la akuzativon!”
kajmani (laŭvorte “esti kajmano”) en Esperanta medio paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu ĉeestanto
kajmano persono kiu kajmanas
kiamas ? kiam estos ?
kiomas ? kioma horo estas?
kompreneble! esprimas konsenton.
krokodili en Esperanta medio paroli en lingvo alia ol Esperanto, kiu estas la gepatra lingvo de ĉiuj ĉeestantoj.
lacerti en Esperanta medio paroli alian planlingvon
lacerto persono kiu lacertas
malĉu ĉu ne; ofte uzata kiel ŝerca demando, “Ĉu aŭ malĉu?”
maltrinkejo necesejo
maltrinki urini
ne povi ne devi, esti obsedata pri io; “Mi ne povas ne admiri vin!” = “Admiri vin obsedas min”/”Mi admiregas vin”
necesejo eŭfemismo por loko kie oni urinas aŭ fekas
ni fosu nian sulkon ni faru nian laboron sen nervoziĝi pro kritikoj kaj cirkonstancoj (citaĵo de Théophile Cart)
povus esti simple …(sed estas ne) ironia komento laŭ kantoteksto de Persone
salaton! saluton! (ŝerce uzata)
saluĝis! (de saluton kaj ĝis la revido) ŝerce uzata en la retaj babilejoj, kiam oni aliĝas babilejon, kaj tuj foriras
sciuri (laŭvorte “agi kiel sciuro”) kolekti amikojn multope, same kiel sciuroj kolektas sian manĝaĵon
sciuro persono kiu sciuras
sed tute ne gravas ironia komento laŭ kantoteksto de Amplifiki
surfeku! tute ne gravas (germanismo)
talpo tro fervora Esperanto-aganto, kiu fuŝas pro miopeco
ne tra-fiku tro fekan fakul(in)on !
veni al iu en la kapon ekhavi ideon; “venis al mi en la kapon kisi ŝin”
volapukaĵo io stulta aŭ nekomprenebla (priŝerco de la konkursinta lingvo Volapuko); “estas por mi volapukaĵo” = “mi tute ne komprenas tion”

