Tiu ĉi perdo de la lingva diverseco, kiu okazas multe pli rapide ol la perdo de la biologia diverseco, jam faras seriozajn defiojn al internaciaj iniciatoj kiel Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilaj Evoluigaj Celoj aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Per la ses celoj de EPĈ, oni volas plenumi ĝis 2015 la lernado-bezonojn de ĉiuj infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj:
Celo 1: Plivastigi la prizorgadon kaj edukadon dum la frua infanaĝo;
Celo 2: Disponigi senpagan kaj devigan elementan edukadon al ĉiuj;
Celo 3: Antaŭenigi lernadon kaj vivlertojn por junuloj kaj plenkreskuloj;
Celo 4: Pligrandigi je 50% la alfabetecon inter plenkreskuloj;
Celo 5: Atingi ĝis 2005 seksan samnombrecon kaj ĝis 2015 seksan egalecon en edukado;
Celo 6: Plibonigi la kvaliton de la edukado.
Universala Esperanto-Asocio kredas, ke la plifortigado de la gepatra lingvo ludas esencan rolon por ĉiu el la ses celoj de EPĈ. Ni tute konsentas kun Unesko, ke ni devas evoluigi kaj realigi “lingvopolitikojn ebligantajn al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo.”
Kiel tutmonda komunumo, kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan ekzemplon de efika, interkultura komunikado, Universala Esperanto-Asocio
- bonvenigas la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj;
- reasertas sian firman ligon al la bezono de gepatralingve bazita altnivela plurlingvismo; kaj
- invitas la internacian komunumon studi la meritojn de Esperanto kiel long-perspektiva, plutenebla solvo.

