Same kiel en amaso da urboj tra la tuta mondo, ankaŭ en Santjago de Ĉilio estis protesto kontraŭ la Prezidanto de Kolombio, la ŝtatteroristo Álvaro Uribe Vélez. Sed la verdstela detalo de tiu ĉi aranĝo estis sendube tio, ke ĉilia esperantisto José Rafael NÚÑEZ TOSO protestis per dulingva afiŝo, en la hispana kaj ankaŭ en Esperanto. La esperanta teksto de la afiŝo estas “Por la vivo kaj la paco malliberigu na Uribe”, kaj sube estas la hispana teksto “Uribe… ¡a la cárcel!” (“Uribe… en malliberejon!”).
La bildo de tiu ĉi artikolo apartenas al José Rafael Núñez Toso, kaj estas publikigata laŭ permesilo de Creative Commons.

