En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la marta numero de la revuo Esperanto.
La enhavlisto de la kajero:
- Malferme: Ogroj kaj pigmeoj (Mark Fettes)
- Kongresa komuniko 2: 94-a Universala Kongreso de Esperanto
- Instrumento de supernacilingva komunikado (Barbara Pietrzak/Maria Wodzyńska-Walicka)
- L.C. Zaleski-Zamenhof pri la Zamenhof-jaro
- Mesaĝo de Dasgupta al la Unesko-Konferenco
- 2009: Zamenhof-jaro kaj Darwin-jaro! Ĉu jam tempo por sciencaj klasikaĵoj en Esperanto? (José Antonio Vergara)
- Zamenhof-jaro 2009: \”Mi estas judo\” (Josef Ŝemer)
- Kalendaro 2009 – 2010
- Recenzoj: Jorge Camacho pri Postrikolto. Poemoj kaj kantoj tradukitaj; Dissemitaj foroj
- Nicola Ruggiero pri Eklipsas
- Laste aperis
- Libroservo de UEA en 2008: Lernintoj de Kolker iris al ekzameno (Osmo Buller)
- Ofciala informilo
- Solena disdonado de diplomoj en Ĉinio (Augusto Casquero); Esperanto en du ĉeĥaj fakultatoj (Josef Vojáček)
- La nova UEA-ekzameno sukcese premieris
- Forpasoj
- Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon http://reto.uea.org (unuafojaj venintoj bezonas registriĝi).
La marta PDF-versio de la revuo Esperanto estas trovebla sub la menuero TEKO – kune kun pluraj antaŭaj numeroj. Junaj membroj trovos tie ankaŭ PDF-versiojn de revuoj TEJO-tutmonde kaj Kontakto.

