RETA INTRUISTA TREJNKURSO LANĈOTA

Eble informiĝas jam de aliaj fontoj pri tio ke la redaktoro de edukado.net partoprenis unu el la kunsidoj de la nova ILEI-estraro (kunveninta en la pasintaj tagoj en Roterdamo).

Tio estis la unua fojo en la 8-jara ekzisto de a retejo, ke la instruista ligo oficiale agnoskis la paĝaron, kaj kun ĝia novelektita estraro Katalin Kováts sukcesis interkonsentis pri multflankaj kunlaborebloj.

Eble unu el la plej grandskalaj projektoj estas la printempe lanĉota reta instruista trejnkurso. Ĝi ne celas anstataŭi la jam funkciantajn kelkajn ĉeestajn trejnkursojn (kia ekz. okazas en Poznan), sed volas plivastigi la trejniĝeblojn al tiuj, kiuj ne havas la rimedojn kaj eblojn por partopreni tiutipajn kursojn. Ni forte pensas pri ne-eŭropanoj, sed ne nur pri ili.

La celo de edukako.net lanĉi distancan trejnadon tute kongruis kun la tiudirektaj planoj de ILEI, tial kunigante niajn ideojn kaj fortojn ni lanĉos ene de ses monatoj pilotan prov-kurson, funkciigotan tra speciala sekcio de la (tiam jam) finkonstruita nova interfaco de ‘edukado.net‘.

La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de eble plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo.

La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj, necesos ankaŭ pretigi studprogramojn, lecionplanojn.

La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.

La lanĉaj partneroj estas ‘edukado.net‘ kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj.

Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado.

La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste.

Ŝlosilaj agantoj estas Katalin Kováts de ‘edukado.net‘ kaj Duncan Charters por ILEI.

Se vi interesiĝas pri eventuala partopreno en la trejnado kaj deziras esti informita pri la programo, bv. anonci vin – sen ajna sindevigo – ĉe redaktanto(che)edukado.net por ke ni trovu vin rekte, kiam ni havas konkretajn informojn.

Katalin Kováts – redaktoro de edukado.net kaj Stefan MacGill, prezidanto, ILEI

JoMo – Esperanto

MAZI EN GONDOLANDO EN YOUTUBE

La serie “Mazi en Gondolando” ahora está disponible en su totalidad en el portal youtube.
Esta es la versión del curso de la BBC para aprender inglés, pero realizada para aprender esperanto, y con las mejores voces y pronunciación.
Te invitamos a verlas

ĴAMBOREA LINGVO JAM ELŜUTEBLA!!!

Ahora está disponible el Curso de Esperanto para Guías y Scouts Ĵamborea Lingvo (Idioma del Jamboree), en línea y para descargarlo al PC. Es útil aunque no pertenezcan a la Hermandad Mundial de las Guías y de los Scouts. También puedes visitar el blog de la Skolta Esperanto-Ligo en Chile.

http://www.esperanto.org/skolta/eo/eldonajxoj/Jxamborea-Lingvo/

UEA INVITAS PRELEGI EN LA ROTERDAMA IKU-SESIO

Dum la 93-a UK en Roterdamo okazos la 61-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete: amri(ĉe)huji.ac.il, ĝis 2008-01-31.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego rajtas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ por AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo “Lingvoj: trezoro de la homaro” aŭ al la 100-jariĝo de UEA. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

La prelegtekstoj de la 60-a IKU okazinta dum la Jokohama UK estas haveblaj kiel presitaa libro (120 paĝoj; red. A. Wandel; prezo 12,00 eŭroj plus afranko kaj, en EU, imposto 6%) kaj ankaŭ rete en la IKU-paĝo (vd. supre). Ankaŭ IKU-libroj de kelkaj antaŭaj jaroj estas plu aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA kaj rete legeblaj ĉe la IKU-paĝo.