UEA VIVA Nº5

Escrito en aplikado, uea, uk. Etiquetas: . Deja un Comentario »

CLAY MAGALHÃES VIZITIS KUBON PREPARE POR UK

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, faris laborviziton al Kubo de la 6-a ĝis la 12-a de septembro lige kun la preparlaboroj de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano (17-24 julio 2010).

Magalhães vizitis la kongresejon, kies perfektan taŭgecon spertis jam la kongresanoj de la 75-a UK en Havano en 1990. Estis pluraj renkontiĝoj kun la Loka Kongresa Komitato kaj aliaj lokaj organizantoj, turismaj kaj kulturaj institucioj kaj kun flugkompanioj. Magalhães estis dufoje akceptita de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kiu plene apogas la UK-on kaj komisiis funkciulon, kiu estos en regula kontakto kun LKK por sekvi la evoluon de la kongrespreparoj.

Magalhães konatiĝis ankaŭ kun la lokoj de la 43-a ILEI-konferenco kaj de la 66-a Internacia Junulara Kongreso. La esperantistaj instruistoj kunvenos en la semajno antaŭ la UK en la hotelo Canimao ĉe la rivero Canimar, proksime al la famaj plaĝoj de Varadero, dum TEJO kongresos tuj post la UK en la ĉemara kampadejo Los Cocos ĉ. 60 kilometrojn oriente de Havano.

Okaze de la vizito la Ministerio pri Kulturo kaj Kuba Esperanto-Asocio kunvokis gazetaran konferencon. Rezultis raportoj ĉe tutlandaj radiostacioj; ankaŭ la plej legata ĵurnalo de la insulo, “Granma”, aperigis la novaĵon informante pri la UK kaj Esperanto. Radio Havano Kubo elsendis intervjuojn de Magalhães en la hispana kaj portugala lingvoj. Intervjuo de Magalhães por la Esperanta elsendo de Radio Havano estvos aŭdebla ekde dimanĉo, la 20-a de septembro, ĉe www.radiohc.cu/esperanto kaj www.ameriko.org. Raporto pri la vizito de KKS legeblas en la paĝo de KEA, www.esperanto-cuba.org.

Escrito en aplikado, ijk, info, movado, uea, uk. Etiquetas: , , . Deja un Comentario »

PREMIO DEGUĈI AL RENATO CORSETTI

En la fermo de la 93-a UK en Roterdamo estis anoncitaj diversaj premioj kaj distingoj. La plej prestiĝan el ili, Premion Onisaburo Deguĉi, ricevis Renato Corsetti.

Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare premii agadon, kiu pere de Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidaron en la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la ricevanto de la Premio decidas la Estraro de UEA. La Premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.

Aljuĝante la Premion al Renato Corsetti, la Estraro de UEA skribis: “Renato Corsetti estas unu el la plej elstaraj agantoj de Universala Esperanto-Asocio. Por li Esperanto estis ĉiam nedisigeble ligita al agado por pli bona mondo, por internacia amikeco, solidaro kaj paco. Antaŭenigi tiujn idealojn signifas al li antaŭenigi Esperanton, kaj tute aparte, disvastigi ĝin precipe al tiuj partoj de la mondo, kie la Internacia Lingvo apenaŭ aŭ tute ne havas adeptojn. Tio instigis lin al pionira laboro por krei
Esperanto-movadon en multaj landoj de la Tria Mondo, precipe en Afriko kaj arabaj landoj, ĉiam celante, ke al la novaj esperantistoj la posedo de la nova lingvo fariĝu rimedo por plivastigo de siaj spiritaj horizontoj kaj por persona kresko.”

SIMO MILOJEVIC HONORA MEMBRO DE UEA

En la inaŭguro de la 93-a UK en Roterdamo la publiko bonvenigis per forta kaj longa aplaŭdo la decidon de la Komitato de UEA elekti s-ron Simo Milojevic kiel Honoran Membron de UEA.

Simo Milojevic naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje (Hercegovino), Jugoslavio. Li esperantistiĝis fine de 1956. En la komenco de sia movada aktivado li estis sekretario de loka Esperanto-klubo, poste de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de “Jugoslavia esperantisto”, poste de “La suda stelo” (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.
Post sia transloĝiĝo al Nederlando Milojevic redaktis la revuon “Kontakto” (1970-74). En 1974 li eklaboris en la Centra Oficejo de UEA, kiel vicdirektoro (1974-80) kaj redaktoro de “Esperanto” (1974-1984). De 1983 ĝis 1995 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj labori kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA, de 1996 ĝis la fino de 2002, kiam li pensiiĝis. Ekde la fino de 2007 li vivas en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).

REZOLUCIO DE LA 93-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon “Lingvoj: trezoro de la homaro”,

Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,

Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,

Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj

Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,

Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la Kongreso,

Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,

Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,

Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,

Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj

Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.