ZAMENHOF PRILABORAS SIAN LINGVON

Mem Zamenhof detale priskribis en ruslingva letero (al Borovo) la naskiĝon de la ideo pri lingvo internacia. Laŭ tiu letero ni komunikas ( kun citaĵoj) la devenon de Esperanto.

En Bialystok por la kvarlingva loĝantaro “ pli ol ie la impresema naturo sentas la multpezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas… la ĉefa kaŭzo, kiu disipas la homan familion kaj dividas en malamikajn partojn”.
“… mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre foritos tiun malbonon”.

Li kiel malgranda infano revadis pri manieroj, kiel forigi la lingvajn barojn. Diversajn utopiojn li forĵetis, ĝis formiĝis en li la “konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam… mi transiris en klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj mi revis pri tio, ke mi…inkliados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj lingvoj…Poste…mi venis al frima konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo”.

Li faris provojn, elpensadis riĉegajn deklinaciojn, konjugaciojn kun senfina amaso da gramatikaj formoj kun dikaj vortaroj. Baldaŭ li ekkomprenis, ke tio ne estas la ĝusta solvo.

La francan kaj germanan lingvojn li jam eklernis en infanaĝo, “sed kiam, estante en la 5ª klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetigis en miajn okulojn”, precipe kompare kun la latina kaj greka. “ Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj…ne estas necesa… mi komencis forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo pro la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn”.

La revo nun jam ŝajnis ne tiel nerealigebla, sed la grandaj vortaroj ankoraŭ timigis lin. Tiam altiris lin atenton ( estante 17jara) du surskriboj de butikoj: “ Ŝvejcarskaja” (pordistejo) kaj “Konditorskaja” (sukeraĵejo)”. Tiu “skaja” vokis en li la penson, ke per afiksoj oni ricevas eblon “fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub miaj piedoj…”. La grandaj vortaroj, “komencis malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj”.

Li komencis tuj tiurilatan laboron, komparis diversajn lingvojn, kaj konstatis, ke en la naturaj lingvoj tiaj afiksoj efikas blide, neregule, – sed tiu lingvo, kiu tiujn konscie, regule uzas, fariĝus multe pli facila, “ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante ĉi tiun grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke granda amaso da vortoj pure radikaj ( ekz.: patrino, mallarĝa, tranĉilo) povas esti facile transformitaj en vortoj formitaj kaj malaperi el la vortaro”.

Li komencis laboradi sisteme, kaj baldaŭ li havis skribita la tutan gramatikon kaj malgranda vortaron.

Ĉe elekto de vortmaterialo komence li iris laŭ tute erara vojo, pensante, “Ke estas tute egale, kian formon havas tiu aŭ alia vorto”, ekonomie la vortoj estu mallongaj post forĵeto de senbezona nombro da literoj. Ekz.: anstataŭ la longa “interparoli”, sufiĉus “pa” ( komparu en volapuko “plim” anstataŭ komplimento),- do la apriora vortfarado allogis lin. Feliĉe li baldaŭ ekkomprenis, ke lernado, enmemorigo de tiaj vortoj : a, ab, ac, ad,…ba, ca, da, be, ce…aba..aca, ktp- estus terure malfacila, kaj li konvinkiĝis, ke “la materialo por vortaro devas estis Romana-Ĝermana, ŝanĝita nur tiom, kiom tion postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de lingvo”.

Li “baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia…

En la jaro 1878 lia “Lingwe Universala” estis preta, li vizitis tiam okan klason de gimnazio. Li prezentis sian lingvon al siaj samklasanoj. “La plimulto de ili estis forlogitaj de la ideo kaj de… neordinara facileco de la lingvo kaj komencis ĝin ellernadi. La 5an de decembro 1878 ni ĉiuj kune festis…” Ili parolis en la nova lingvo kaj kantis ĝian himnon:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Komunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj, falu, falu jam tempo estas!
La tuta homaro en familion unuiĝi devas.)

 

Post la matura ekzameno la “apostoloj” dela nova lingvo disiris, sed renkontante la mokojn de la homoj, baldaŭ ili malkonfesis la lingvon; Zamenhof restis sola. Li decidis atendi 5-6 jaroj, zorge elprovadi la lingvon kaj prilabori ĝin praktike. Dum siaj universitataj jaroj li parolis al neniu pri sia lingvo, sed kiel solulo, retirante sin en la plej bela tempo de la vivo el la gaja kamaradaro, li revadis kaj laboris kaŝante siajn pensojn. “Dum ses jaroj mi laboris, perfektigante kaj provante la lingvon… multe mi tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike…

Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dum en la teorio… ili ŝajnis al mi tute bonaj… Kelkaj formoj, kiuj ŝajnas al mi riĉaĵo, montriĝis al mi nun en la praktiko senbezona balasto, tiel ekz mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.

Post plurjara zorga elprovado, plibonigado fine li decidis publikigi sian laboron. Li pretigis la manuskripton de sia unua broŝuro kun la titolo: “Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.” Li, kiel komencanta kuracisto, ne volis konigi sian propran nomon ĉe tia nefaka laboraĵo, kaj tial uzis la pseŭdonimon : “D-ro Esperanto”. Sed nun li spertis la “maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon”. Vane li serĉis eldonanton, oni rifuzis riski la libroeldonon, eble senprofitan – ĝis fine per la helpo de lia bopatro kaj fianĉino, en 1887 povis aperi en preso lia “Unua Libro” en rusa lingvo. En la sama jaro aperis ĝiaj tradukojn en pola, germana kaj franca lingvoj. Tiu unua broŝuro enhavis krom Antaŭparolo la alfabeton, la gramatikon en 16 reguloj, kelkajn legaĵojn kaj 947 radikojn.

La “Unua Libro” enhavis du gravajn rimarkojn: “Lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas propraĵo de ĉiuj…”, … la aŭtoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝi…”

(Ni memorigas, ke parte de la kontraŭa opinio kaj sinteno de Schleyer kaŭzis la malsukceson de Volapuko.)

Zamenhof akiris kelkajn adreslibrojn, dissendis siajn broŝurojn al unuopajn personoj, redakcioj, societoj, ktp… eĉ kelkaj pagitaj anoncojn li aperigis en gazetoj…

Kaj alvenadis multaj respondoj, interesiĝadoj… la lingvo ekiris sian vojon.

Publicado en movado. Leave a Comment »

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: