LERNI ESPERANTON POR PRAKTIKE UZI ĜIN

Kial iu lernus Esperanton? Por uzi ĝin, por havi utilon de ĝia kono. Ju pli da homoj parolas la lingvon, uzas ĝin en la ĉiutaga vivo, por la plej diversaj celoj, des pli utila ĝi estos por ĉiu el ili.
Kiel pligrandigi la nombron da parolantoj? Per instruado. Kiel pligrandigi la nombron de instruatoj? Informante la publikon pri la lingva problemo en la internacia vivo, pri la ekzisto de la internacia lingvo kiel solvo, pri ĝia utiligebleco, pri atingoj realigitaj per ĝi sur la plej diversaj kampoj de la homa vivo.

Ne hazarde la Strategia Laborplano de UEA 2001-2010 fiksas kiel tri ĉefajn agadkampojn: informadon, instruadon kaj utiligadon. Ili estas forte ligitaj inter si, intense interplektitaj.

Nur kiom eble plej vasta praktika utiligo de Esperanto sur ĉiuj kampoj de la homa vivo povas esti efika evidentigo de ĝia utileco. Kaj tial motivo por pli vasta lernado. La homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo – diras la Strategia Laborplano. Ĝi aparte emfazas la rolon de fakaj asocioj.

La Jarlibro 2001 listigas 88 fakajn asociojn okupiĝantajn pri diversaj mondkonceptoj, profesioj, ŝatokupoj, ktp.

Ok el ili aliĝis al UEA. Kvardek kontraktis kunlaboron kun UEA. Du estas fakaj sekcioj de TEJO. La ceteraj 38 ne havas formalan ligon kun UEA.

Minimume kvindeko da fakaj kunvenoj okazas dum la universalaj kongresoj. Pluraj fakaj kongresoj, konferencoj, renkonti ĝoj, seminarioj okazas diversloke kaj diverstempe tra la mondo ekster la universalaj kongresoj. En tiuj fakaj organizaĵoj, dum tiuj fakaj renkontiĝoj apartenantoj al diversaj fakoj pridiskutas siajn fakajn temojn aplikante Esperanton.

La pli konkreta Plano de UEA 2001-2004 postulas ke UEA havu klaran kaj deklaritan politikon pri la faka apliko de Esperanto.

Kio estu la politiko de UEA pri la faka apliko de Esperanto? UEA subtenu plivastigon de la apliko de Esperanto al ĉiuj sferoj de la homa vivo. Ĝi instigu organiziĝon de samfakaj esperantistoj en la fakoj kie faka asocio ankoraŭ ne ekzistas. Akceptu kaj la ekzistantajn kaj la novajn kiel aliĝintajn fakajn asociojn aŭ kontraktu kun ili pri komuna agado, se ili plenumas lakondiĉojn kiujn starigas la Statuto kaj regularoj de UEA. UEA iniciatu kaj helpu al la fakaj asocioj konstati kaj studi komunajn problemojn kiuj aperas en ilia agado, diskutigi ilin kaj trovi solvojn por ili. La esperantistaj fakaj asocioj ne restu izolitaj de samfakaj organizaĵoj neesperantistaj, ĉu landskale ĉu internaciskale. Ili sentu sin samfakanoj kun ili, kunlaboru kun ili pri la samaj faktemoj, aperu en iliaj kongresoj kaj renkontiĝoj, en iliaj periodaĵ oj. Kiam temas pri fakaj internaciaj rilatoj, la esperantistaj fakaj asocioj konstante klopodu konsciigi la neesperantistajn gekolegojn pri lingvoproblema aspekto de faka temo kaj informi ilin pri Esperanto kiel ekzistanta solvo.

Internaciaj fakaj kunvenoj de esperantistoj estu okazo por ekkoni samfakulojn de la lando kie la kunveno okazas kaj por pruvi la vivantecon, aplikeblecon kaj konkretan aplikadon de Esperanto en la koncerna fako. La laboro kaj sukcesoj de la fakaj asocioj ne restu nekonataj al la publiko esperantista kaj neesperantista.

La fakaj asocioj raportu pri siaj problemoj, ilia solvado kaj pri siaj atingaĵoj al la gazetaro, aparte al la revuo Esperanto. Ni ĉiuj sciu kie kaj por kio Esperanto estas utiligata. Sciu tion ankaŭ neesperantistoj. Tiel ili havos motivon por lerni ĝin.

Ivo Osibov, ruso – revuo “Esperanto” – aprilo 2002

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: