LINGVO KAJ LOGIKO

Esperanto estas logika lingvo. Tion ni asertas kiam ni klarigas la kvalitojn deEsperanto kaj la esencon de ĝia strukturo. Tio ĉi signifas, ke la logiko gvidas kaj devas gvidi la aplikadon de ĝiaj konsitaj elementoj.

Sed kiel ni komprenu la nocion logiko? En PIV ni legas, ke ĝi estas “scienco pri la formoj kaj leĝoj de la pensado”. En la Mallonga (5-voluma) Bulgara Enciklopedio ni legas, ke “la diversaj konceptoj pri logiko diferentas inter si laŭ tio, kiel oni komprenas la ĝustan pensadon”; estas nomitaj specoj de logiko: tradicia ( resp. Klasika), formala, matematika, dialektika.

Lingvo estas ilo por emprimado de la homa psika vivo – pensado kaj ankaŭ emocioj. Lingvo kaj pensado estas intime ligitaj. En sia formiĝo kaj evoluo la lingvo sekvas la vojon de la pensado. Ekstaras demando: ĉu povas ekzisti pensado sen lingvo – alivorte, ĉu en la procezo de la pensado oni nepre devas mundi en la cerbo siajn pensojn en lingvaj formoj. Laŭ la pli multaj aŭtoroj pensado sen lingvo ne estas ebla. Sed tio ne povas klarigi al ni kiamaniere pensas senlingvuloj ( la surdmutuloj). Oni parolas pri interna parolo (lingvo) diference de ekstera parolo. La bulgara filozofo Angel Bânkov asertas: “La esenco de interna parolo konsistas ne en prononcado aŭ skribado de vortoj, sed en ties reproduktado en formo de imagoj, akompanataj de certaj muskolaj movoj kaj eksentoj”. Tamen aliloke en la sama verko (Pensado kaj Lingvo) li diras, ke “La demando pri la esenco de la interna parolo…ne estas ankoraŭ klarigita”.

Sendube tamen ni devas agnoski, ke lingvo kaj pensado estas intime ligitaj kaj interinfluas sin reciproke
Ni devas supozi, ke se nia pensado estas logika, ankaŭ la emprimado de niaj pensoj estos logika, klara, senerara.

Sed ĉu la homa pensado estas ĉiam ĝusta, senerara? La homa cerbo ja ne estas cibernetike preciza maŝino, la psika vivo ne rivelas sin ĉiam logike, en trankvila konsekvenco. La konfuzoj kaj hezitoj en la psikaj procezoj reflektiĝas neeviteble ankaŭ sur ilian esprimadon.

Aliparte, la naciaj (etnaj) lingvoj ne prezentas sistemon konstruitan plene racie: dum sia evaluado ili suferis efikon de diversaj faktoroj fiziologiaj, fonetikaj, psikaj, deflankigaj, analogiaj, ktp. Rezulte de kio en ili kreiĝis multaj nekonsekvencaĵoj kaj nelogikaj esprimoj ( la “esceptoj” en la gramatiko, la idiomaĵoj en la sintakso ka.): ili obstaklas logikan esprimadon (precipe ĉe uzado de fremda lingvo).

Esperanto, kiel racie konstruita lingvo, kompreneble ne estas submetita al la efiko de la nomitaj faktoroj, sed en ĝia aplicado, en la kombinado de ĝiaj elementoj, en la konstruado de ĝiaj frazoj ofte influas efikoj de iu aŭ de alia nacia lingvo. Tiaj influoj povas esti utilaj, se la profitataj modeloj estas klaraj kaj plimultigas la eblecojn por formado kaj perfektigado de la frazeologio. Ne mankas tamen ankaŭ malbonaj kombinoj de emprimado, ĉerpataj el diversaj naciaj lingvoj: ili kaŭzas konfuzon en la komprenado de la pensoj.

Esperanto estas kaj devas esti logika. En kia senco? Elstara lingvisto, kia estas O. Jespersen asertas, ke la lingvoj posedas logikon, tamen ne en senco de “lerneja teoria logiko”, sed en senco de “praktika ĉiutaga logiko”; alia konata lingvisto St. Ullman nomas ĝin “logiko en la komunuza kompreno de tiu ĉi vorto” aŭ “logiko de celkonformeco”. Meritas esti konata la opinio de la rusa lingvisto V.A. Zvegincev, ke “la semasiologio tre maltrafe estas entenata en la matematikan logikon”, kaj ankaŭ la opinión de I. Schuchard, ke “elpelo de la logiko el la lingvoscienco derulus pezan ŝtonon de la menso de la lingvistoj”

Do, kun tiaj rezervoj ni parolu pri la logiko de Esperanto. Kelkaj esperantistoj komprenas ĝin en senco de matemática precizeco , kaj pendante strebas al tio ĉe konstruado de esprimoj kaj ĉe elekto de uzota vorto. Ĝuste ne tiel ni devas kompreni la logikon de lingvo, destinita servi por facila kaj rapida interkomunikiĝo en la ĉiutaga vivo – kiu devas esti do “vivanta lingvo”.

Matematike preciza lingvo supozigas:
1.- severe senemocian prozan stilon – nenia figura uzado de vortoj;
2.- ke ĉiu vorto havu nur unu signifon, severe fiksitan en malvastaj limoj;
3.- konstantan fiksitan ordon de la vortoj en la frazo.

Tian precisan lingvon bezonas la scienco, kaj la sciencistoj aplikas la uzatajn de ili lingvojn al tiaj postuloj. Por la scienco tio ĉi estas ne nur pravigenda, sed ankaŭ necesa. Sed por la arto tia lingvaĵo ne povas taŭgi.

Tre frue tiu ĉi demando ne estis malatentita de Zamenhof mem. Jen kiel li vidas la aferon : « Ne sole en la naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika, ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus constante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton” (resp. 3, 1906), kaj: “mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke la nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tionĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn ( se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon” (resp. 11, 1907).

Ĉiu lingvo havas sian logikon. Ĝenerale la strukturo de la hind-eŭropeaj lingvoj implicas sistemon por esprimi rilatojn inter ago, aganto, objekto de la ago, cirkunstancoj. Ili havas adekvatajn lingvajn rimedojn por tia emprimado. Esperanto per siaj elementoj ankaŭ povas esprimi tiujn rilatojn, sed ne nepre sekvante la apartan sistemon de unu aŭ alia lingvo. Ĝi prezentas sistemon, kiu havas sian propran logikon . En ĝi la gramatikaj finaĵoj ne estas simple fleksiaj elementoj, sed ĉiu el ili entenas memstare ideon: o ne estas nur formala signo de substantivo – ĝi entenas ĝeneralan ideon pri io kio ekzistas (reale aŭ en supozo), ĉu kiel konkreta reala objekto, ĉu kiel abstracta nocio. La samon ni povas diri pri ĉiu alia gramática finaĵo kaj ĝenerale pri ĉiu elemento en Esperanto. Tio klarigas la propran logikon de Esperanto kiel lingvo. Kiu deliras uzi korekte la lingvon, esprimi sin klare kaj esti ĝuste komprenata, li devas kompreni kaj koni la esencon de ĝia strukturo, la signifon de ĉia ĝia elemento, la principojn por kombinado de tiuj elementoj.

Ĝis kiam niaj pensoj pasas kaj estas muldataj tra nia nacilingva sistema, penante traduki ( en nia cerbo) la formitan penson en Esperanto, la uzado de la lingvo estos malglata, malrapida kaj ofte neĝusta. Ni devas eksenti la esencon de ĉiu el la elementoj de Esperanto kaj akiri kutimon pensi en esperanto.

Publicado en fake. Etiquetas: . Leave a Comment »

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: