LA INFANA RASO EN DUOBLA KD

Antaŭ unu jaro forpasis William Auld. Koincide kun lia datreveno ekde hodiaŭ estas distribuata la eldono de “La infana raso”, kiun William Auld mem deklame surbendigis por LF-koop en 1998. La duobla KD, akompanata de libreto, situas en eleganta kartona teketo.
Al la realigo kontribuis meksikaj Esperantianoj, speciale Jorge Manrique, sed ankaŭ diversaj membroj de familio Nájera. Responsa pri la tuta projekto estis Perla Martinelli. Temas probable pri la plej granda honorigo por la memoro pri William Auld.
Se “La infana raso” en KD estas nun ricevebla, la oficiala prezento al la publiko okazos 13 oktobro 2007 en Berno (Svislando), dum speciala kulturtago organizita de s-ro Bruno Graf. Post tiu premiero sekvos tuj  pliaj prezentoj, okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, 16-22 oktobro 2007, specife en Milano kaj Budapeŝto.
Fine de sia recenzo pri “La infana raso”, en “La Nica Literatura Revuo” n-ro 2/3 p. 116-120, Gaston Waringhien skribis: “La Infana Raso” estas unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo.

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: