BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2008

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn por la 59-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo.

Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

POEZIO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
PROZO: Maksimuma longo 200 x 65 karaktroj. Tri premioj.
TEATRAĴO: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
ESEO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo “Lingvoj: trezoro de la homaro”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.
FILMO: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro 15–60 minutoj. Tri premioj.
INFANLIBRO DE LA JARO: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2007. Unu premio.
La branĉo KANTO ĉi-foje ne okazos.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.

Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2008. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: michela.lipari(ĉe)tiscali.it.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto, se oni sendas la tuton poŝte. Se eble, oni sendu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas aŭ instrukciu debetigi propran UEA-konton per la sama valoro.

Premioj: Unua premio: 230 EUR; dua premio: 161 EUR; tria premio: 92 EUR; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 EUR; Infanlibro de la Jaro: 483 EUR.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html.

Publicado en uea, uk. Etiquetas: , , . Leave a Comment »

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: