MORTIS CLAUDE PIRON, GRAVA VERKISTO EN ESPERANTUJO

Claude Piron

La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.

Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano.

Krom la Valano-romanoj detektivaj, lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Esperanto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto.

Claude Piron estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994.

Jen sekvas mesaĝon de UEA:

Claude Piron, Honora Membro de UEA, populara Esperanta verkisto kaj pedagogo kaj amata preleganto, forpasis la 22-an de januaro hejme en Gland, Svislando. Li naskiĝis en Namur, Belgio, en 1931.

Piron laboris kiel tradukisto-protokolisto por Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko 1956-1961 kaj poste por la Monda Organizaĵo pri Sano i.a. en Ĝenevo, Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969. Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de la Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Poste lia ĉefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn.

Claude Piron esperantistiĝis en 1942. Li membriĝis en Tutmonda Junular-Organizo TJO (la posta TEJO) en 1946 kaj en UEA en 1947. Ekde 1958 li estis dumviva membro de UEA. En 1958 li kunfondis Esperanto-klubon ĉe UN en Novjorko kaj fariĝis ties unua prezidanto. De aprilo 1963 ĝis majo 1966 li estis redaktoro de “Svisa Espero”. Li prelegis pri sia scienca fako i.a. en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo; la kursoteksto aperis ankaŭ presite, “Kiel personeco sin strukturas?” (1978). Dum la 64-a UK en Lucerno en 1979 Piron estis rektoro de Internacia Somera Universitato. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1979 ĝis 1988.

Jam frue Piron ekverkis en Esperanto, gajnante premiojn en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA en la jaroj 1954-1956. Per la publikigo de la furora verko “Ĉu vi kuiras ĉine?” (1976; 2-a eld. 1996) komenciĝis por Piron fekunda verkoperiodo kun la pseŭdonimo Johán Valano, dum kiu aperis la poemaro “Malmalice” (1977; 2-a eld. 2001), kvar pliaj krimromanoj en la “Ĉu”-serio, la krimrakontaroĈu rakonti novele? (1986) kaj la sciencfikcia romano “Tien” (1997). Al la populareco de lia prozo kontribuis la vigla rakontado kaj la facila sed esprimforta lingvaĵo. Piron estis granda porparolanto de lingvo, kiu evitas novismojn kaj klopodas efike eluzi proprajn eblojn de la Esperanta vortprovizo. Siajn principojn li klarigis profunde kaj polemike, interalie per psikologiaj eltrovoj, en la libro “La bona lingvo” (1989; 2-a eld. 1997) kaj li aplikis ilin tute precipe en facillingvaj rakontoj por “Kontakto” en la 90-aj jaroj kaj en didaktike verkitaj romanetoj por komencantoj. Eksterordinare furora fariĝis la krimromaneto “Gerda malaperis” (1983), multfoje represita kaj vendita en miloj da ekzempleroj. La kantokasedo “Frandu piron” (1982) atestas pri lia spriteco kaj multflankeco.

Claude Piron famiĝis ankaŭ kiel unu el la plej elstaraj kaj vervaj pledantoj por Esperanto kiel solvo de la lingva problemo en la internacia komunikado. Krom en Esperanto-aranĝoj, i.a. dufoje en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, li faris sennombrajn prelegojn antaŭ ne-esperantista publiko, i.a. en seminario ĉe Unesko (1986) kaj dum studotago en la Eŭropa Parlamento (1993), kie li traktis la psikologian reziston al la pristudo de lingva komunikado. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado. Por la serio de Esperanto-dokumentoj li verkis plurajn kajerojn, i.a. “Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?” (1977) kaj “Psikologiaj reagoj al Esperanto” (1988). Lia ĉefverko ĉi-kampe estas la franclingva libro “Le dİfi des langues” (1994), psikanalizo de la internacia komunikado kaj priskribo de Esperanto kiel reale funkcianta lingvo.

Universala Esperanto-Asocio aljuĝis al Claude Piron du el siaj plej gravaj distingoj. En 1994 li ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi pro sia kontribuo al la antaŭenigo de internacia amikeco per Esperanto. En 1998 li fariĝis Honora Membro de UEA

Anuncios
Publicado en fake, uea. Etiquetas: , . Leave a Comment »

REAPARECE INFORMATIVO CHILENO SOBRE EL ESPERANTO

Luego de casi 10 años de haber dejado de aparecer, nuevamente reaparece el boletín informativo “ESPERANTO – NOTICIAS”, redactado por Iván Mättig Catalán, y por medio del cual se dan a conocer informaciones relativas al Movimiento Esperantista Chileno y Mundial, y de la aplicación del esperanto en las más diversas esferas.

Puedes leerlo aqui.

ELEKTO DE ĈEFDELEGITO POR PERIODO 2008 – 2010

Laŭ la Regularo pri Delegitoj la oficperiodo de Ĉefdelegitoj estas tri jaroj. Ĉi-jare finiĝas la mandato de la nunaj ĉefdelegitoj. Nova periodo estos ekde 2008 ĝis la fino de 2010.Nia Asocio devas proponi la ontan Ĉefdelegiton al la Centra Oficejo de UEA. Por kandidatiĝi oni devas esti individua membro de UEA kaj aktiva membro de ĈEspA.Tiuj, kiuj volus kandidatiĝi, bv skribi al la Prezidanto.-
Publicado en uea. Etiquetas: . Leave a Comment »

NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA

En la momento de novjara kunĝojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jariĝo de UEA, la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Ĉi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon ­ kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.La novjara festado rekunigas familianojn ­ vizite aŭ telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loĝas for de ĝiaj “hejmoj” en Bangladeŝo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostreĉas por rekonektiĝadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aŭ pole, japane aŭ katalune, malajale aŭ malagaŝe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?La demando memorigas min pri tiu aŭtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova aŭtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanĉas retpaĝarojn kaj zorge ĝardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj ­ nutriĝantaj ĉefe ĉe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde ­ estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata eduko. Savas ilin la aŭtodidakteco, kiu internaciigas.Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia saĝo? Kial ĝi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco ­ surmurigi strasaĵojn por agaci, laŭtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreĉe atenti ilian liberiĝon el la naciaj kaĝoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj
tendencoj.

Al kio tia konsciiĝo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan maŝaron amikan al aŭtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaĝulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj ­ kaj igadu ilin elserĉeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi ĉi-pere petas: kion tuj tajpi kaj
al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn ­ vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan aŭtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaŭ tian aŭtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Esperanto kapablas liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo modele taŭgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos aŭtodidaktan ŝoseon, nia lingvo iĝos grava portanto de la aŭtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj ŝajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaŭ alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel interŝanĝejo de spertoj inter aŭtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiaŭo trudas malfermiĝojn kaj kulturajn ŝanĝiĝojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neŭtrala lingvo daŭrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neŭtrala UEA kaj la neneŭtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptiĝo de PV kaj PIV kiel ĉiesaj referenciloj. Tiu kerno de la aŭtodidaktisma projekto
de Lanti iĝis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neŭtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimiĝis. Sed la debatoj alilokiĝis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaŭ bezonas rekonsideron nun ­ la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraĝe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiaŭigu lian aŭtodidaktan vojon kaj disponigu ĝin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraĝaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Probal Dasgupta

Publicado en uea. Etiquetas: . Leave a Comment »
A %d blogueros les gusta esto: