SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO

La Asociación Universal de Esperanto (UEA) está encaminada a fomentar entre sus miembros, sentimientos de solidaridad, de colaboración, de amistad, paa mitigar en parte las consecuencias del odio entre los hombres, naciones, sistemas.

UEA no podría subsistir si no contara con el valioso recurso humano en sus 100 años de vida al servicio del mundo.
Son muchos los pioneros que por sus sacrificios y constante labor hacia el ideal del esperantismo, han contribuido al acercamiento de los pueblos, mediante un idioma común, el Idioma Internacional Esperanto.
ERIK CARLEN, vice-prsidente de UEA entre 1964 y 1974, tuvo en 1969 la hermosa inicitiva que UEA dedicara una semana a intensificar entre los esperantistas de todo el mundo la amistad. Y no sólo entre ellos, sino hacia esa sociedad no esperantista.
Pero que no se trate tan solo de una sema, ni siquiera un año, sino durante toda la historia del Movimiento Esperantista, porque la amistad internacional y la recíproca comprensión humana son los pilares fundamentales sobre los cuales se apoya el ideal básico de este movimiento para la adopción de un «idioma internacional».
Si bien para nosotros en ĈEspA no es posible celebrar diĉa semana con la solemnidad que se merece – por las vacaciones de verano- vale la pena tenerlo presente. Una semana es demasiado breve para algo tan grande y noble. Entonces aprovecha de saludar a todos tus amigos y amigas por todo el mundo.

Memoru saluti ĉiujn viajn geamikojn tra la mondo.
Iván MÄTTIG

BILDOJ DE LA ESPERANTA LITERATURO: POETO LAJOS TÁRKONY

Lajos Tárkony
«Lia kolektita poemaro estas unu el la ĉefaj libroj, kiuj ankoraŭ mankas al ni.» Tiel deklaris William AULD, la redaktinto de la unua eldono (1958) de «Esperanta Antologio»(1) , pri la poeto, kiun mi nun prezentas al vi. Ses jarojn poste ja aperis tiu longe atendata libro, ducent paĝoj da zorge rafinita(2) poezio. Tiam estis pasintaj kvardek jaroj, de kiam Lajos TÁRKONY debutis (3) sur la revuo «Literatura Mondo«.

Lajos TÁRKONY naskiĝis en Budapeŝto en 1902, kaj tie li loĝis dum sia tuta vivo. Lia familia nomo estis Totsche, kaj antaŭ la dua mondmilito liaj verkoj aperis sub tiu nomo. Li lernis Esperanton kiel 17-jarulo kaj baldaŭ okupis sin pri tradukoj el la hungara. En 1924 li debutis kiel recenzisto(4) en Literatura Mondo, kies kunredaktoro li poste fariĝis en tiu «kverelanta (5), repaciĝa kara kamarada (6) rondo», kiel li diras en unu el siaj poemoj aludante (7) al siaj kolegoj(8) en la redakcio. Sur la paĝoj de tiu plej fama el Esperantaj kultur-revuoj Tárkony baldaŭ fariĝis unu el niaj plej sagacaj (9) kritikistoj, efektive oni povas rigardi lin la fondinto de serioza literatura kritiko en Esperanto. Liaj studoj de la ĉefaj Esperanto-verkistoj tiutempaj havas daŭran valoron. Tiuj aperis libro-forme sub la titolo «De Paĝo al paĝo» ( 1932, reeldono 1976).

La kritikaj artikoloj kaj studoj de Tárkony estas ĉiel atentindaj, sed tamen lia nomo unuavice ligiĝas al lia origininala poezio (10). Kelkaj liaj poemoj aperis en la kolekto «Dekdu Poetoj» (1934), sed estis kun lia granda poenkolekto»Soifo» (1964), ke li estis plene taksebla kiel grava poeto.

Tiu libro havas apartan pozicion (11) en la originala poezio de Esperanto en multaj rilatoj. Ĝi prezentas la tutan vivon de homo, kiu ĉiam estis fidela al siaj intimaj (12) sentoj kaj kuraĝis esprimi ilin en tia sincera maniero, kia distingas profunde personan poezion. La titolo Soifo bone servas kiel unuvorta karakterizaĵo de lia multfaceta(13) personeco, sopiro al la variaj donoj de la vivo, arto, belo kaj vero.

Tamen, laŭ informoj, lia ekstera vivo ŝajne ne estis multeventa (14). Li estis ŝtatoficisto, profesio (15) kiu verŝajne ne donis al li multan varion. Plendoj estas tamen maloftaj, kvankam multaj havas ja melankolian (16) tonon. arta kunludo de objektivaj observoj kaj subjektivaj komparoj kreas surpizajn bildojn en multaj poemoj, ekzemple en la jena poemeto, titolita La Nubo, verkita laŭ la japana versoformo tankao:

Nubo sur monto

sidigis, gasto teda,

kaj per pluvgutoj

ĝi klaĉas (17) monotone (18)

ĝis enuiĝ’ osceda (19)

La poemlibro de Tárkony enhavas kelkajn ampoemojn, plejparte rezignacie (20) melankoliajn (21). Lia amo al Esperanto estis tamen la plej fidela, la plej konsola. En la poemo Esperanto li taksas la valoron, kiun tiu amata lingvo havas por li dum la militaj jaroj:

Sub peza, sufoka (22) milita atmosfero,

en mia minacata ermito (23) -ĉelo,

en kreskanta , subprema izolo,

via petola ludo rima,

via nesuperebla klaro esprima,

via serafe (24) pura, superba (25) simbolo

estas mia sola konsolo.

Lajos Tárkony mortis en 1978. Li fermis sian solan poemlibron per poemo titolita Noktiĝo . Dekvar jaroj pasis interĝia apero kaj lia morto, tamen oni sentas la finon en ĝiaj lastaj vortoj:

Al florodor’ miksigaĝ

nuanco (26) velka,

supre ĉiel’ brilnajla:

kovrilo ĉerka.

La poezio de Tarkony kaj liaj kritikaj verkoj kaj tradukoj, apartenas al la plej belaj kreaĵoj de pure esperantisma kulturo.
1. antologio = kolekto de belliteraturaj verkoj | 2. rafinita = arte altkvalita | 3 debuti= unuan fojon elpaŝi antaŭ publiko | 4 recenzi = fari mallongan kritikan raporton pri verko | 5 kvereli = kolere malkonsenti | 6 kamarado = amika, reciproke respekta | 7 aludi= ne rekte mencii | 8 kunlaborantoj | 9 lerte saĝa | 10 arto poeta | 11 ĉi tie, lokon kiun okupas lia verkaro | 12 plej prokisma al la koro | 13 multflanka | 14 evento= okazaĵo | 15 salajro-dono faklaboro | 16 malĝoj-humoran | 17 sen-pri-pense parolaĉas | 18 unu-tone | 19 oscedi = malrapide eligi aeron tra la buŝo pro enuo aŭ dormemo | 20 kun ne-kredo pri sukceso | 21 plenajn de malĝojo | 22 mortiga pro aero-manko | 23 solulo, vivanta for de homoj | 24 serafo = anĝelo de plej alta rango | 25 tre belega | 26 apenaŭ videbla diferenco