DUA TV-STACIO EN ESPERANTO EKSENDAS!!!

La 2-an de majo en 2008 ĉe la retejo http://www.itvc.pl startis nova projekto: “TV – Esperanto” aŭ “Televido-Esperanto” !

Nia celo estas transdoni gravajn informojn por esperantistoj ne nur el Bjalistoko, la naskiĝurbo de la iniciatinto de la internacia lingvo, sed ankaŭ el aliaj partoj de la mondo, kie delonge la ideo de Esperanto estas konata. Ni elsendos programojn pri esperantistoj, iliaj sukcesoj, kluba agado, kongresoj, renkontoj ktp. Ni prezentos la plej interesajn libroeldonaĵojn, Esperanto-teatrojn, muzikajn ensemblojn, filmojn kaj vizitindajn lokojn.

Ni esperas, ke la projekto iĝos la diskuto-forumo por esperantistoj el la tuta mondo.

Kadre de la elsendoj de “Televido – Esperanto” ni lanĉis konkurson. La konkursajn demandojn vi povos aŭdi en kado de la elsendata programo. Respondojn bonvolu sendi al la redakcia adreso: “esperanto@itvc.pl”

Ni atendas ankaŭ vian personan komenton, kiun vi povas lasi en la retpaĝo de “Televido-Esperanto” sub la monitora ekrano.

Ni planas elsendi novan filmo-kompilaĵon en ĉiu 2-a semajno.

Bonvenon cxe http://www.itvc.pl por rigardi la nunan programon!

Bjalistoka Esperanto-Societo,
PL-15-282 Białystok, ul. Piękna 3, skr. pocz. 67, Pollando.
Retadreso: “redakcja@itvc.pl”

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: