EKS-PREZIDANTO DE UEA D-RO LEE CHONG-YEONG FORPASIS

Lee Ĉon Yong

La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.

Lee Chong-Yeong lernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis 17-jara, kaj estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001) , prezidanto (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).

Li verkis kelkajn librojn pri Esperanto en la korea, kaj ankaŭ la dokumenton “Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj”, eldonitan de UEA en 2003. Li ankaŭ estis unu el la ĉefaj agantoj por la eldono de la ĉina-japana-korea komuna verko Historio por Malfermi Estontecon. Li estis honora membro de UEA.

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: