Institucion Hodler 40 jariĝas

La julia-aŭgusta numero de Esperanto en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por “fortikigi la financan bazon de la Asocio”. La artikolo emfazis: “Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj.”

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler ’68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el E.L.M. Wensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.

La nuna prezidanto de la Institucio estas Grégoire Maertens, kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj estas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome Ans Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Ivo Durwael kaj Ilja De Coster, kaj la administranto estas Pasquale Zapelli. La ĉefa havaĵo de Institucio Hodler estas domo en Antverpeno, kiu estis akirita en 1980 kaj kiun luas Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Esperanto-klubo “La Verda Stelo”. Ĉi-jare la Institucio aljuĝis subvenciojn je la suma valoro de 9200 eŭroj. La plej grandan subtenon, 5000 eŭrojn, ricevis Fondaĵo Canuto. Projektoj ekster UEA ricevis 1700 eŭrojn.

Kiu deziras prunti aŭ donaci monon al Institucio Hodler, bv. kontakti la Centran Oficejon por pli detalaj informoj.

Publicado en uea. Etiquetas: , , , . Leave a Comment »

En Osorno forpasis Pastro Valeriano Casado

Pastro Valerio Casado dum la 7a Ĉilia Esperanto-Renkontiĝo, 2007

Pastro Valeriano Casado(dekstre) kaj Hector Campos (maldekstre) dum la 7a. Landa Renkontiĝo en Santiago, 2007

Laŭ artikolo aperinta hodiaŭ en tagĵurnalo Aŭstral de Osorno, hieraŭ forpasis pastro Valeriano Casado, en la Paroĥejo de Nuestra Señora de Lourdes, Osorno. Li estis 83 jara, ano de la Kongresacio de Dia Verbo, naskiĝis la 15an de Decembro 1925, en Castilla, Hispanio. Li eniris la Minoran Diocesanan Seminarion por igi pastron en 1938, dum la Civila Hispana Milito. Li ordeniĝis pastro, la 6an de Junio 1950a, kaj lia unua destiniĝo estis kiel konsilanto en lernejo. Li servis multajn paroĥejojn kaj lernejojn en la suda parto de Ĉilio ( Osorno, Los Lagos, Entrelagos, Los Angeles, El Carmen).

Dum sia vivo li ankaŭ partoprenis en la Skolta Movado kiel Trupestro.

Ekde sia alveno en Ĉilio, li prenis kontakton kun la Esperanto-Movado, sed eklernis Esperanton en Hispanio.

Li tradukadis religiajn verkojn al esperanto, sed bedaŭrinde neniu el ili estis eldonita. Li estis Delegito de UEA en Osorno kaj Los Angeles, Ĉilio.

Lia lasta partopreno en la Ĉilia Esperanto-Movado estis dum la 7a Landa Renkontiĝo, la jaron 2007an, en Santiago de Ĉilio.

FACEBOOK EN ESPERANTO!!!!

Finfine geesperantistoj povas ĝui Facebukon en Esperanto, sed bedaŭrinde ne ĉio estas en nia kara kaj amata lingvo, restas multon por fari ĉar multaj aplikadoj ankoraŭ ne uzas esperanton.

Por ŝanĝi la lingvon, vi devas iri al la lingva elektilo kaj serĉi Esperanton, kaj la tuta interfaco ŝanĝos.

Publicado en aplikado, fake. Etiquetas: . Leave a Comment »

RADIOAKTIVA FARIĜAS DU JARA

La 21a de septembro Radio Aktiva fariĝis 2-jaraĝa, kaj niaj podkastoj atingis 1 jaron da ekzistado !!!

Por festi tion, la 11a numero de Radio Aktiva estas pli longa ol kutime: 68 minutojn, kaj vi jam povas elŝuti ĝin el nia retejo: http://radioaktiva.esperanto.org.uy

En ĉi tiu numero vi trovos informojn pri fakaj asocioj, kuriozaĵojn, la duan parton de nia raporto pri Karnavalo en Urugvajo, rakonto pri la historio de preĝejo en Ĉeĥa Respubliko, novaĵon pri nova esperanta muzeo en la sama lando (ambaŭ raportoj estas senditaj de nia amiko kaj kunlaboranto Karel Ĉada), la kanto “Esperanto” verkita kaj kantita de profesia brazila kantisto Alexandre Sankor, informojn pri la aktiveco de nia radio, novaĵojn pri la esperanta movado, kaj ĉio kun la akompano de diversstila kaj ĉarma esperanta muziko.

Sed ne tro pripensu… ĉar tre ofte aperas novan materialon en la radio, kaj se vi ne rapidiĝas, vi devos serĉi la lastan oficialan podkaston en nia sekcio “arkivejo”.
La usona ekonomia situacio, kaj la rilato inter Usono, Venezuelo kaj Bolivio ŝanĝas ĉiutage; tial ofte alvenas la informoj de Sonia Risso pri la ekonomia kaj politika situacio en Ameriko.

*Atentu: baldaŭ Radio Aktiva proponos vian partoprenon kiel aŭskultanto kaj opinianto!, do pretigu vin por opinii pri diversaj aferoj.

A %d blogueros les gusta esto: