Institucion Hodler 40 jariĝas

La julia-aŭgusta numero de Esperanto en 1968 raportis pri plano de la Estraro de UEA lanĉi kampanjon por “fortikigi la financan bazon de la Asocio”. La artikolo emfazis: “Ne ekzistas en la mondo kulturaj organizaĵoj, laborantaj sen iu ajn subvencio, kiuj povas funkcii sen deficitoj nur per siaj membrokotizoj. Iliaj manoj estas ligitaj pro konstanta monmanko. Prosperas nur tiuj, kiuj trovis aliajn fontojn de enspezoj.”

La kampanjo celis kolekti kapitalon, kies rento liveru al UEA ekstrajn rimedojn aldone al kotizoj. Rezulte, la 28-an de oktobro estis starigita fondaĵo, kies oficiala nomo fariĝis Institucio Hodler ’68. Ĝi ricevis propran juran personecon en Nederlando, kun estraro nomumata de la Estraro de UEA. Ekde la komenco ĝi kolektis donacojn kaj pruntojn sen rento aŭ kun malalta rento. La unua estraro konsistis el E.L.M. Wensing (prezidanto), Maurice Jaumotte kaj Evert J. Woessink, kiuj membris ankaŭ en la Estraro de UEA. Marianne Vermaas, kiu samjare rezignis kiel Direktoro de la Centra Oficejo, fariĝis la unua administranto.

La nuna prezidanto de la Institucio estas Grégoire Maertens, kiu eniris la estraron unuafoje en 1970 kaj estas prezidanto ekde 1986. En la estraro membras krome Ans Bakker-ten Hagen, Renato Corsetti, Ivo Durwael kaj Ilja De Coster, kaj la administranto estas Pasquale Zapelli. La ĉefa havaĵo de Institucio Hodler estas domo en Antverpeno, kiu estis akirita en 1980 kaj kiun luas Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Esperanto-klubo “La Verda Stelo”. Ĉi-jare la Institucio aljuĝis subvenciojn je la suma valoro de 9200 eŭroj. La plej grandan subtenon, 5000 eŭrojn, ricevis Fondaĵo Canuto. Projektoj ekster UEA ricevis 1700 eŭrojn.

Kiu deziras prunti aŭ donaci monon al Institucio Hodler, bv. kontakti la Centran Oficejon por pli detalaj informoj.

Publicado en uea. Etiquetas: , , , . Leave a Comment »

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: