MEMBROSTATISTIKO DE UEA EN 2008: PERDOJ KAJ KRESKOJ

En 2008 UEA registris la plej malgrandan nombron de individuaj membroj (IM) post la Dua Mondmilito: 5702, t.e. je 11 malpli ol la antaŭa malrekodo el 2002 kaj je 309 malpli ol en 2007. Kiel atendite, la plej granda falo okazis en Japanio, kiu pro la Jokohama UK estis la plej granda lando laŭ la nombro de IM en 2007, entute 856, sed en 2008 ĝi falis al 402. La perdo en Japanio estis do 454. Ĉar la tuta perdo estis 309, la cetera mondo kompensis do unu trionon de perdo en Japanio. Francio rekonkeris la unuan lokon kun 583 IM (+35); la dua estis Germanio kun 534 IM (+20). Unu el kvin IM de UEA (19,5%) estis en tiuj du landoj.

Aliaj landoj kun multe da IM estis Brazilo (337; -7), Usono (314; -16), Nederlando (254; +5), Rusio (209; +58), Italio (208; +4), Belgio (159, +9), Svedio (154; -10), Britio (153; +4), Hispanio (147; +4), Finnlando (136; -20), Ĉinio (127; -14), Pollando (120; +20), Hungario (113; +13), Danio (97; +6), Svislando (85; +4), Ĉeĥio (82; +6), Vjetnamio (78; -5) kaj Kanado (75; +2).

La tuta membraro de UEA tamen kreskis per 706, ĉar la aligitaj membroj (AM) plimultiĝis el 11477 al 12492, dank’ al Hungario, kiu en 2007 pagis por 100 AM sed en 2008 por 1348. (AM estas tiuj anoj de la landaj asocioj, kiuj ne estas IM de UEA.). Hungario liveris sume 1461 membrojn (IM+AM) kaj estis la lando kun plej multe da UEA-anoj. Aliaj landoj kun multe da AM estis Ĉinio (1051; +/-0), Germanio (832; +69), Italio (777; +40), Japanio (677; -314), Francio (553; +221), Pollando (500; +/-0), Belgio (480; -33) kaj Usono |(341; -44).

Pozitiva estis la kresko de Societo Zamenhof al 166 anoj (+39). Revuo Esperanto havis 3860 pagitajn abonojn (-157) kaj Kontakto 845 (+100).

Deja un comentario