UN-AKTIVADO DE UEA EN ESPERANTOTV

La aktivadon de la reprezentantoj de UEA ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo oni povas nun sekvi per la interreta televido EsperantoTv ĉe

http://www.youtube.com/EsperantoTv

Iom post iom aperas tie filmetoj pri intervenoj de UEA en diversaj kunsidoj de UN. Lastatempe finpretiĝis registraĵo pri la ĉeesto de UEA en la 1-a Forumo pri Minoritataj Problemoj, okazinta en decembro 2008. Temas en ghi pri la interveno de Cesco Reale en la dua tago de la kunsido. La plej freŝdata interveno estas tiu de Stefano Keller la 23-an de marto ĉe la Homrajta Konsilio, al kiu li prezentis kvar kazojn de rompo de lingvaj rajtoj.

Oni klopodas aperigi la filmetojn, krom la originala alparollingvo, almenaŭ en du-tri alilingvaj versioj, nepre ankaŭ en Esperanto. Krome la tekstaj versioj estas elŝuteblaj de la retpaĝo

http://www.lingvaj-rajtoj.org/eventoj/

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: