Forpasis Maŭro La Torre

La konata itala esperantisto, akademiano kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Mauro la Torre forpasis en malsanulejo en Romo la 26-an de marto 2010 en la aĝo de 63 jaroj.

Mauro La Torre naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo. Li doktoriĝis pri matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri eksperimenta pedagogio en la fakultato pri klerigsciencoj de la Universitato Romo.

Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li ricevis la honoran titolon “Esperantisto de la Jaro”.

Li estis membro de Akademio de Esperanto ekde la jaro 2007.

(el Liberafolio.com)

IJK-2011 okazos en Ukrainio !!

TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en
Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.

La aranĝo  okazos en julio 2011 proksime al Kievo, ĉefurbo de Ukrainio.
La kongresejo troviĝas proksime al la Kieva akvo-rezervejo (grandega
artefarita lago kun 922 km2).

La organizan teamon kreos UkrEA (Ukraina Esperanto-Asocio) kaj ULEJ
(Ukraina Ligo de Esperantista Junularo).

Tio estos la unua IJK en Ukrainio – sed espereble kun rekorda nombro de partoprenantoj.

ĈILIO HELPAS ĈILION—KAJ VI ANKAŬ!!!

TER- KAJ MARTREMOJ EN ĈILIO

A %d blogueros les gusta esto: