FORPASIS PASTRO DUILIO MAGNANI

Pastro Duilio Magnani forpasis la 20-an de aprilo en Rimini (Italio). Li naskiĝis la 11-an de junio 1928. Magnani fariĝis sacerdoto en 1953 kaj laboris kiel paroĥestro ĝis 2003. En 1969 li sukcese trapasis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Li estis membro de UEA ekde 1974 kaj delegito ekde 1978.

Magnani aktivis en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies prezidanto li estis de 1979 ĝis 1995. Grandaj atingoj dum lia prezidanteco estis la oficiala agnosko de IKUE kiel privata internacia asocio de fideluloj fare de la Sankta Seĝo, aprobo de la Esperanta Meslibro kaj, en 1994, la enkonduko de la jam tradiciaj salutvortoj en Esperanto fare de la Papo je kristnasko kaj pasko. Grava parto de la aktivado de Magnani estis lia helpagado por esperantistoj en orienteŭropaj kaj evoluantaj landoj, precipe en Afriko. Pro tiu agado UEA distingis lin en 2007 per la prestiĝa Premio Onisaburo Deguĉi.

En sia preĝejo en Rimini Magnani realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikojn. Per kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo li ofte akiris subtenon por Esperanto. En 2005 Magnani fariĝis Honora Membro de UEA

FILMO KUN MARK FETTES PRI INFORMADO

La 18-an de aprilo 2010 okazis en la Centra Oficejo de UEA seminarieto pri informado, kiun kunorganizis E@I kaj UEA. Grandan parton de ĝi oni dediĉis al la prezentado de la portalo aktuale.info, kiu informos pri Esperanto kaj pri Esperanta agado en diversaj lingvoj. La portalo estas preparata de E@I kun subteno de Esperantic Studies Foundation.

D-ro Mark Fettes parolis en la seminario pri la evoluigo de la informado pri Esperanto. En la Reta Kinejo de UEA eblas vidi 45-minutan filmon, kiu konsistas el la kontribuo de Fettes kaj el la posta diskuto.

www.ipernity.com/doc/97850/7843129

Publicado en aplikado, novaĵoj, uea. Etiquetas: , . Leave a Comment »

REGISTRATE COMO SOCIO

Para registrarse como socio o simpatizante en la Asociación Chilena de Esperanto debes llenar el formulario disponible más abajo. La información es secreta y no será transferida a terceras personas o sociedades comerciales.

Las calidades de socios son:
01.- Socios Activos : todas las personas que soliciten su incorporación a la corporación y se encuentren al día en el pago de sus cuotas mensuales y/o extraordinarias
02.- Socios Colaboradores : todas las personas que apoyen financieramente a la corporación
03.- Simpatizantes : todas las personas que apoyan en actividades concretas al movimiento esperantista chileno, pero no son ni socios activos ni socios colaboradores.

El llenar el formulario de registro de socios, se compromete a cumplir lo establecido en el artículo 7º del Estatuto Social.

Por el momento no se exigen la cuota de incorporación ni las cuotas mensuales dado que estamos en fase de incorporación de socios nuevos y actualización del Registro de Socios.

IR AL FORMULARIO DE INSCRIPCION

A %d blogueros les gusta esto: