FORPASIS PASTRO DUILIO MAGNANI

Pastro Duilio Magnani forpasis la 20-an de aprilo en Rimini (Italio). Li naskiĝis la 11-an de junio 1928. Magnani fariĝis sacerdoto en 1953 kaj laboris kiel paroĥestro ĝis 2003. En 1969 li sukcese trapasis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Li estis membro de UEA ekde 1974 kaj delegito ekde 1978.

Magnani aktivis en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies prezidanto li estis de 1979 ĝis 1995. Grandaj atingoj dum lia prezidanteco estis la oficiala agnosko de IKUE kiel privata internacia asocio de fideluloj fare de la Sankta Seĝo, aprobo de la Esperanta Meslibro kaj, en 1994, la enkonduko de la jam tradiciaj salutvortoj en Esperanto fare de la Papo je kristnasko kaj pasko. Grava parto de la aktivado de Magnani estis lia helpagado por esperantistoj en orienteŭropaj kaj evoluantaj landoj, precipe en Afriko. Pro tiu agado UEA distingis lin en 2007 per la prestiĝa Premio Onisaburo Deguĉi.

En sia preĝejo en Rimini Magnani realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikojn. Per kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo li ofte akiris subtenon por Esperanto. En 2005 Magnani fariĝis Honora Membro de UEA

Deja un comentario