NUN EBLAS INSTRUI ESPERANTON EN ĈILIAJ LERNEJOJ

Post la publikiĝo de Leĝo pri Ĝenerala Instruado, la ebleco instrui Esperanton en ĉiliaj lernejoj kaj gimnazioj estas tute malferma.

Tiu ĉi ebleco nun dependas de la Eduka Komunumo kaj/aŭ estraranoj de la lernejo aŭ gimnazio mem, kiu devas prezenti projekton por instrui Esperanton kiel dua fremda lingvo samrange al la angla lingvo. Ĉi-lasta estas la plej vasta instruata lingvo en la lando, krom la germana, franca, itala kaj ĉina mandarena lingvoj.

Nun ni petas helpon al la esperantistaro el tiuj landoj kiuj jam posedas sperton por instruadi en lernejoj/gimnazioj  en la prilaboro de instru-programoj  por tri sinsekvaj lernojaroj, kion postulas la  leĝo. Ni petas kontakti nin ĉe cursos@esperanto.cl

A %d blogueros les gusta esto: