Abiertas Inscripciones para Congreso Mundial Esperantista en Bs. As.

Se ha comenzado a distribuir los formularios de inscripción para la participación en el 99° Congreso Mundial de Esperanto, a realizarse en Buenos Aires (Argentina). La inscripción puede hacerse en línea desde este link http://uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php.

Si desea efectuar su inscripción por el formulario en papel, puede bajarlo desde este link.-

Anuncios

Presidente de ĈESPA invitado a Japón

Durante un mes nuestro presidente Héctor Campos Grez recorrió el lejano país de Japón, invitado por EKAROJ ( radioaficionados esperantistas del Japón) para participar en la versión 25°  de la Verda Lernejo; este espacio es una oportunidad única para conocer la cultura japonesa y a los esperantistas japoneses.

Participantes de la 25 Verda Lernejo, Nagano, Japón, con Héctor Campos

El viajes comenzó a mitad de abril, y nuestro presidente tuvo la oportunidad de encontrarse con grupos esperantistas de  Hanamaki, Kamaishi, Fukushima, Tokio, Toyota , Kioto, y Kameoka; además de participar por una semana de la Verda Lernejo en Nagano, donde expuso sobre la historia de Chile, mostró videos sobre la cultura típica de Chile y sobre lugares turísticos del pais.

Héctor señala que “la experiencia fuer extraordinaria, dado que para mí era la primera vez que salía del país y volaba en avión, iba como huasito a la capital, pero descubrir toda esa cultura tan distinta a la nuestra fue algo que nunca pensé poder realizar; todos mis familiares me decían que fue un premio a mis 30 años de esperantista, sobre todo porque todos los gastos eran pagados por ellos!!!” , y en cuanto a conocimientos del idioma  Esperanto  dice ” en general les pasa lo mismo que a nosotros, no se atreven a hablarlo por  temor a equivocarse, pero quienes no hablan fluido lo hacen bastante bien, y es posible mantener conversaciones muy amenas y hasta discutir con ellos sin mayores problemas; por otra parte, aún pudiendo hablar el inglés, me dí cuenta que al igual que acá,  no es muy difundido, y no les gusta hablarlo. Pero el metro da avisos en inglés”.

Del viaje a Japón en relación al movimiento esperantista, nos señaló ” Da un poco de envidia, tienen un edificio de 4 pisos, arriendan dos a una empresa y el resto es para solventar los gastos del movimiento en el pais y de los salarios de los funcionarios. Talvez si nos organizáramos mejor y tuviéramos más gente comprometida con la organización del movimiento en Chile, la realidad sería distinta a la que tenemos.

Puedes ver las fotografias en estos links:

Fukushima : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!632
Ichinoseki : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!637
Kamaishi : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!636
Kameoka : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!952
Kyoto : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!1177
Nagano ( La Verda Lernejo ) :
https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!664
Tokyo : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!631
Toyota : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!635
Yamanashi : https://skydrive.live.com/redir?resid=2DFCCBC316AA6E62!634

Zamenhof: mallonge

En Bjalistoko (ruse Bielostok, pole Bialystok) meze de la 19a jarcento vivis krom judoj (ĉ. 70 %) ankaŭ multaj poloj, rusoj kaj germanoj. Tiu multkultura loko estis la sceno por la unuaj 14 vivjaroj de Lejzer Ludwik Zamenhof, kiu naskiĝis tie en 1859.

Kiel lernanto li estis tre sukcesa, ankaŭ poste en la gimnazio en Varsovio. Pro lia freneza ideo pri “monda lingvo” li poste en la profesio estis ege fiaskanta, ĉar li foruzis multon de siaj mono kaj tempo por la planlingva projekto. En 1878, en la lasta lerneja jaro, li festis kun samgimnazianoj sian naskiĝtagon. Jam tie ili parolis pri projekto de Lejzer kun la titolo “Lingwe Uniwersala”. Sed mallonge poste la amikoj jam ne plu okupiĝis pri la afero.

Lejzer studis en 1879 ĝis 1881 en Moskvo medicinon. Pro financaj problemoj de la patro, sed eble ankaŭ pro la kontraŭ-judaj pogromoj en 1881 Lejzer devis reveni al Varsovio, kie li finstudis en 1886.Ĉar li ne trovis sufiĉe da laboro kiel normala kuracisto, li poste plustudis por fariĝi okulkuracisto, ankaŭ en Vieno. Sed sin kaj sian familion vivteni, tion li kapablis nur post 1900.

Kiam li en 1887 eldonis libreton, kiu prezentis la lingvo-projekton “Lingvo Internacia”, li estis ankoraŭ sufiĉe riĉa, pro sufĉe bona statuso de la patro (kiu laboris kiel cenzuristo) kaj ĉefe la doto, kiun li ricevis mallonge antaŭe edziĝinte kun Klara Silbernik. Sed la altaj kostoj, kiujn kaŭzis la forsendado de informiloj pri la “Lingvo Internacia”, kaj profesia katastrofo por sia patro, de kiu Lejzer povis savi lin nur kontraŭ alta monsumo, malriĉigis lin tiel, ke li devis vivi plurajn jarojn sen sia nova familio por serĉi en diversaj urboj eblon por sin vivteni kiel okulkuracisto.

Post 1900 multo pliboniĝis. Liaj enspezoj povis pli kaj pli kovri la elspezojn, la “Lingvo Internacia” (Esperanto) disvastiĝis en okcidenta Eŭropo, Lejzer Zamenhof povis eĉ plurfoje vojaĝi al kongresoj ekster la Rusa Regno. Granda ŝoko estis al li la unua mondomilito, kiu komenciĝis kiam Lejzer kaj Klara estis en Germanio por pluvojaĝi al la UK 1914 en Parizo. Ili povis reveturi nur malfacile reen al Varsovio, pere de Svedio kaj Finnlando.

Zamenhof, kiu jam kiel infano estis ofte malsaneta, kaj kiu krome estis forta fumanto, malsaniĝis kaj mortis en 1917 en Varsovio.

el www.lernu.net

La Ido-krizo

En 1901 fondiĝis en Parizo “Délegation pour l’adoption d’une langue auxiliaire internationale”, “Delegacio por la adopto de internacia helplingvo”. Ĝi elektu inter pluraj projektoj de internacia planlingvo kaj proponu ties uzon al la monda publiko. Ses jarojn poste 310 organizaĵoj kaj 1250 intelektuloj simpatiis al la ideo (sed ne kunlaboris). Ĝia motoro fariĝis la franca logikisto Louis Couturat, kiu havis kontaktojn kun Zamenhof.

En oktobro kunvenis “Komitato de la Delegacio”, kun 12 membroj, kiuj okupiĝis pri diversaj projektoj por elekti unu el ili. Fine parto de la Komitato (pli ol la duono de la anoj ne ĉeestis persone) decidis alpreni Esperanton kun kelkaj ŝanĝoj, kiujn proponis nekonata aŭtoro kun la pseŭdonomo “Ido”. La Komitato disfalis, la Lingva Komitato de Esperanto malakceptis la “Ido”-projekton. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al la nova duonplanlingvo “Ido”, tamen sufiĉis por fari el Ido la due plej sukcesan projekton en la historio.

Apartan rolon ludis Louis de Beaufront. Ekde la 1890aj jaroj li estis la elstara persono en la franca Esperanto-movado. De Beaufront (vera nomo: Louis Chevreux) verkis lernolibrojn, informadis (li “kulpas” pri la verda stelo) kaj varbis eminentulojn-simpatiantojn por Esperanto. Sed ankaŭ la Majstro-kulto kaj la uzo de la “interna ideo” por gravigi sin en la movado apartenas al tiu periodo.

Post 1900 aliaj francoj transprenis gvidajn poziciojn. De Beaufront sentis sin traktata maljuste. Jam en 1905 li havis sekretajn kontaktojn kun Louis Couturat. Couturat kredis ke la esperantistaro pli facile akceptos la de li intencitajn ŝanĝojn se konata esperantisto subtenus ilin. Tiel la reformprojekto estiĝis ĉefe el la kunlaboro de Couturat kaj De Beaufront. La broŝuron de “Ido” prezentitan en la Komitato verkis De Beaufront. Estis jam granda la konsterniĝo en Esperantio, kiam De Beaufront en la Komitato subtenis “Idon”. Pro fuŝo de Couturat, De Beaufront devis en majo 1908 konfesi ke li estis la nekonata “Ido”: Couturat sendis leterojn al De Beaufront kaj Jespersen, sed konfuzis la kovertojn. Jespersen, ricevinte leteron por De Beaufront, komprenis la “komploton” kaj devigis la kolegojn mem konfesi ke De Beaufront estis “Ido”.

el www.lernu.net far Ziko van Dijk

La Universalaj Kongresoj

Dum la unuaj jaroj de Esperanto internaciaj renkontiĝoj estis ankoraŭ maloftaj. Precipe menciinda estas kunveno de anglaj kaj francaj esperantistoj, kiuj okazis en 1904 en Calais kaj Dover. Impresite, oni decidis inviti al Universala Kongreso en la venonta jaro. La organizon transprenis la advokato Alfred Michaux, kiu loĝis en Boulogne-sur-mer (Bulonjo-ĉe-maro). 688 homoj el 40 landoj tiom amuziĝis ke estis planita kongreso ankaŭ por la sekva jaro. Tio estis la 1a Universala Kongreso de Esperanto kaj ĝi okazis en 1905.

Post diversaj manieroj organizi kaj transdoni la “stafeton” al venonta kongres-teamo, UEA en 1933 fariĝis respondeca pri la UKoj. Post la dua mondomilito estis instalita la pozicio de Konstanta Kongresa Sekretario, salajrita oficisto.

En la UKon estas integritaj la kunsidoj de gvidaj organoj de UEA (Komitato, Estraro) kaj de fakaj asocioj. Sed povas okazi ke al la kunveno de faka asocio venas nur tre malmultaj homoj, el ili eble nur malmultaj membroj. Bone vizitataj estas kutime la prelegoj en la kadro de t.n. “Internacia Kongresa Universitato”. Vespere oni prezentas kontribuojn muzikajn aŭ teatrajn.

La nuntempa averaĝa partoprenantaro de UK estas ĉ. 2000. Longan tempon la UK 1923 en Nurenbergo (Germanio) restis la plej granda, kun 4963 anoj. La inflaciego en Germanio tre malmultkostigis la kongreson por multaj eksterlandanoj. Nun la rekordon tenas la Varsovia UK de 1987 (5946).

Ekstereŭropaj UKoj longtempe estis tre maloftaj. En 1910 la sesa kongreso okazis en Washington, tiu de 1915 en San Francisco (pro la milito). Nur en 1965 estis denove ekstereŭropa kongreso, en Tokio. Ekde la 80aj kaj 90aj jaroj ekstereŭropaj UKoj fariĝis relative normalaj: 1981 Brasilia (unuafoje sur la suda duono de la globo), 1984 Vancouver (Kanado), 1986 Beijing, 1990 La Habana, 1994 Seoul, 1997 Adelaide (unuafoje en Aŭstralio).

Oni povas konstati certan hierarkion laŭ-geografian:

1. La plej grandaj UKoj estis kutime la mez-eŭropaj, precipe en la “socialismaj” landoj. La Varsovia UK 1959 (Zamenhof-jaro) estis la unua postmilita kiu denove superis 3000 partoprenantojn. Simile grandaj estis la UKoj en 1963 (Sofia), 1966 kaj 1983 (Budapest), 1978 (Varna, kvankam ne plu en meza eŭropo, kun 4414), sed ankaŭ la Viena de 1992.

2. La duan rangon havas okcident-mez-eŭropaj UKoj, ekz. en Nederlando, Germanio, Francio, Britio, kun kutime ĉ. 2000 anoj.

3. Pluraj ne-”socialismaj” eŭropaj landoj ŝajnas jam aparteni al la periferio de la kontinento, tiel ke la partoprenantaro estas signife malpli alta (1500-2000). Svedio kaj Jugoslavio estas ekzemploj por tio.

4. Ekster-eŭropaj UKoj normalkaze havas la plej malmultajn anojn. La malmultrekordon havis la UK Washington 1910 (357 anoj), la malon Beijing 1986 (2482 anoj). Tamen la averaĝo estas ĉ. 1700, se oni ne konsideras la nordamerikajn UKojn en Portland 1972 (923) kaj Vancouver 1984 (802).

Sed estas multaj influoj kiuj povas efiki al la grandeco (ĉu tio estas aŭtomate “sukceso”?) de UK. Ekz. estis meze de la 1970aj granda kaoso en UEA, tiel ke la Kopenhagena 1975 havis nur 1550 anojn.

Plurfoje la UK okazis en diktaturo. La unuan fojon esperantistoj havis problemojn en Barcelona 1909, ĉar ĵus antaŭe anarkiistaj ribeloj skuis la landon. En la 1930aj jaroj temis pri dekstre-ekstremismaj reĝimoj, en 1931 en Krakovo (diktatoro Pilsudski), en 1933 en Kolonjo (Hitler), en 1935 en Romo (Mussolini), en 1936 en Vieno (Schuschnigg), 1937 Varsovio.

Post la dua mondomilito la diktaturoj estis ĉefe maldekstre-ekstremismaj. En 1953 UK okazis en Zagreb kaj en 1973 en Beograd (Jugoslavio), en 1986 en la ĉina ĉefurbo, en 1990 en Kubo. En 1959, 1963, 1978, 1983, 1987 la UKoj okazis en Polio, Bulgario resp. Hungario. Escepto estis Madrid 1968, kie regis la dekstra diktatoro Francisco Franco, kiu en la civila milito estis persekutinta ankaŭ esperantistojn.

La diskutoj estis siatempe (precipe en 1968 kaj 1987) ĉu oni UKumu en tiaj landoj. La kontraŭantoj atentigas pri la politiko de la reĝimoj, kiuj tute malas al la demokratia karaktero de la Esperanto-movado. Por-antoj emfazas ke ĝuste la esperantistoj en tiuj landoj bezonas subtenon de ekstere kaj forumon en iliaj landoj por renkonti eksterlandajn esperantistojn. Kiam la pola registaro malpermesis al SAT kongresi en Varsovio, ne malmultaj esperantistoj postulis de UEA solidarecon kaj ankaŭ ne kongresi en Polio.

La UK de 1967 estis planita por Tel-Avivo. Pro la ses-taga milito malmulte da tempo antaŭe oni decidis anstataŭe kongresi en Rotterdam (samo validas por la tiu-jara IJK en Netanja, Israelo).

el www.lernu.net  far Ziko van Dijk

Ne atendu!!

Jen kanzono kreita de Sofia, membro de la teamo de krokoloko.cl.
Y aqui la canción creada por Sofía, miembro del equipo de krokoloko.cl
La versión en español se encuentra aqui youtube

Jam ne estas tempo de apartigoj
La homoj ne volas pli da milito
Ĉuj homoj havas nur unu teron
Ni devas ŝanĝi, ĝi estas la afero!

Estu la ŝanĝo kiun vi volas vidi
Estu la ŝanĝo kiun vi volas vivi
Ne atendu, ne atendu!
La plej bona tempo estas hodiaŭ

Se vi ne estas solvo
Vi estas la problemo
Fari aŭ ne fari ne estas dilemo
Infanoj mortante kaŭzas min koleron
Ni devas ŝanĝi ĝi estas la afero!

Tut – Amerika Kongreso de Esperanto 2011 – Sao Paŭlo – Brazilo

Kongresejo

Bonegan kongresejon disponos la geesperantistoj dum tiu grava evento. Ĝi okazos en la ĉambroj de Faculdade Santa Marcelina (FASM), Strato Dr. Emílio Ribas, 89, Perdizes. Temas pri facile atingebla loko, ĉu per aŭtomobilo, ĉu per omnibuso, ĉu per subtertrajno. La institucio disponigos komforton kaj komputilajn rimedojn. Eblas viziti la retejon kaj konstati tion per

Temo de la kongreso

La temo de la kongreso estos: “Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto”. Plurnaciaj institucioj kaj strukturoj formiĝas en la kontinento, kaj lingva problemo estiĝas. Ameriko ne estas kontinento nur de anglalingvaj kaj hispanlingvaj homoj. Kiel solvi la lingvan problemon? Kiel kontribuu Esperanto? Ni diskutu kaj proponu agadon!

Oficialaj instancoj apogas

“S. Paulo Convention Bureau”, institucio kiu faciligas okazigon de eventoj en la urbo, proponas sian apogon. Pere de ĝi, ankaŭ EMBRATUR, brazila agentejo por turismo, jam helpas la kongreson. Ĉi tiu lasta publikigis la unuan afiŝon por propagando.

Komenco

Unua bulteno

San-Paŭlo invitas vin por grava triobla evento en 2011. Esperantistoj el la tuta Ameriko kunsidos kun brazilanoj kaj junuloj en unu sola granda kongreso. Oni atendas pli ol kvincent kongresanojn. La granda, moderna kaj vigla urbo San-Paŭlo meritas vian ĉeeston. Temas pri unu el la plej mirindaj metropoloj en la mondo, riĉa je kulturaj allogaĵoj, turismaj vidindaĵoj, multnombraj loĝeblecoj kaj bolanta komerca aktivado.

A %d blogueros les gusta esto: