Fonetiko de Esperanto

de Atanas D. Atanasov

Ĉe la lernado de fremdaj lingvoj grava momento estas kompreni kaj proprigi al si ĝustan prononcon. Ofte tamen en la instruado ne estas donata sufiĉa atento al tiu ĉi parto. Estas lernantoj , kiuj sukcesas ellemi bone la gramatikon kaj la leksikon de la Lmgvo. sed parolas ĝin neĝuste, kun malagrablaj devioj.

Tiaj malperfektaĵoj ordinare ne malebligas la interkompreniĝon, tamem foje estas ankaŭ okazoj de malkompreno aŭ miskompreno pro neĝuste elparolita vorto.

En la lernejoj la korekta uzado de la fonemoj konforme al la postuloj de Ia ortoepio (1) estas instruata en la lecionoj pri la gepatra Lingvo kaj en la lecionoj pri literaturo, ordinate paralele al la reguloj de la ortografio.

Por produkti fonemon la homa parolaparato (la buŝa kavo kaj la enestantaj lango, dentoj, palato, velo, ankaŭ la gorĝo) devas esti adekvate adaptita. La sonado de fonemo dependas de la pozicio, de la donata formo kaj de la movoj de la parolorganoj ĉe trapaso de la elspirata aera fluo. Tamen tiu ĉi aparato ne prezentas ideale precizan mekanismon. Ĝia uzado dependas de la konscio kaj intelekto de la parolanto, de lia psika stato en la momento de la parolado, de la regula uzado de la parolorganoj, de ilia ekzerciteco, de enradikiĝinta kutimo, de influo de aliaj homoj , speciale de aŭtoritataj personoj ktp.

Ofte nevola aŭ nekonscia moveto de la respektiva organo aŭ ŝanĝeto de ĝia pozicio kaŭzas devion de la dezirata sonado de la fonemo.

Ek de frua, beba aĝo la individuo komencas provi adapti siajn parolorganojn por produkti sonojn, kiujn ĝi perceptas per la oreloj kaj per observado al la buŝmovoj de la ĉirkaŭa medio. Tiel kreigas iom post iom ĝia prononcmaniero, kiu plu evoluas kaj perfektigas, spertante influon ankaŭ de ĉiam plivastiĝanta medio, kaj firmiĝas kiel kutimo, kun kiu ĝi uzas plu la denaskan gepatran lingvon kaj pli malfrue alpasas al lernado de aliaj lingvoj.

Ĉe la artikulado(2) de la fonemoj efikas du faktoroj: unuparte la racia — konscia deziro produkd difinitan fenomenon, aliparte la fiziologia faktoro — natura instinkto, emo kaj strebo ŝpari energion, eviti penon kaj laciĝon, apliki kiel eble plej malgrandan streĉon de organo. Por iuj popoloj kelkaj fonemoj estas elparolaraj pli malfacile, por iuj eĉ preskaŭ neeble, dum aliaj popoloj elparolas ilin facile. sen peno. Tie ĉi efikas la enradikiĝinta kutimo. Mi me kuraĝus insisti, ke por ĉiu ajn homo kun normalaj parolorganoj estus absolute neeble atingi relative ĝustan prononcon de eĉ plej malfacila fremdlimgva fonemo. La parolorganoj de ĉiuj fiziologie normalaj homoj estas egalaj, nur la longa parolpraktikado kaj la enradikiĝintaj per ĝi kutimoj diferencas. Por venki la obstaklon kaj atingi la deziratan rezulton, estas necesa obstina volo, pena streĉado, ripetado, longa ekzercado. Sed. praktike taksante. ĉu la atingota sukceso valoras la uzatan energion kaj tempon? Rezonante prudente, ni devos konsenti, ke proksimuma neplena sukceso estas kontentiga.. Krome, ni devas konsideri ankaŭ alian cirkonstancon ĉe la menciita supre ne absoluta perfekteco de la homa parolaparato, neniam homa buŝo povus centprocente egale ripeti elprononcitan fomemon.

Estas diferencoj aŭ diferencetoj. kapteblaj kaj fikseblaj nur per specialaj precizag aparatoj: ja aukaŭ la auskultanto ne ĉiam rimarkas la deviojn, ĉar ankaŭ la homa orelo ne estas perfekta mekanismo kaj ofte ĝi perceptas ne la prononcitan devie fonemon, sed tian, kian ĝi atendas aŭdi.

Pri la ordinara, prononcebla, sen aparta peno fonemo ni devas scii, ke ĝia pozicio en la vorto inter la ceteraj fonemoj kaj speciale ĝia apudeco ĉe alia fonemo. kun kiu ekzistas interinfluo, ankaŭ povas efiki por pli aŭ malpli pena prononcado. Iuj fonemduopoj estas pli facile, aliaj pli malfacile artikulacieblaj. Eksperimente: elparolu sinsekve la vortojn pagi kaj pala kaj vi eksentos, kiu kombino de la fonemoj g kaj l prononciĝas pli senpene: ag aŭ al.

Pro la dirita interinfluo. okazas ankaŭ ŝanĝoj, kiuj restas konstantaj en la lingvoj , la evoluo sankcias ilin kaj ili estas jam plu konsiderataj kiel regulaj. Tiaj estas la ŝanĝoj pro sonkonformiĝo (asimiliĝo), palataliĝo, senvoĉeciĝo de voĉaj konsonantoj ktp.(3)

Se la principoj de la ortoepio havas tian signifon ĉe la instruado de Ia naciaj gepatraj lingvoj, certe ne malpli grandan signifon ili havas ĉe lernado de fremdaj lingvoj , en la konkreta okazo — de la Internacia Lingvo. Ĉe la lernado de gepatra lingvo la problemo estas paralizi Ia influon de la lokaj dialektoj kaj konduki al unueca prononcado laŭ la komuna nacia literatura lingvo. Ĉe Ia lernado de la Internacia Lingvo Ia problemo estas forigi aŭ almenaŭ malgrandigi ĝis ebla minimumo la influon de Ia naciaj lingvoj de la parolantoj kaj konduki al la atingebla unueco de Ia prononcado. Se la lernado efektiviĝas en klaso aŭ kurso, la instruanto estas tiu, kiu prezentos Ia ĝustan sonon de ĉiu fonemo. Tio ĉi supozigas, nature, ke li mem regas bone la Esperantan fonetikon. Sed se la lernado fariĝas aŭtodidakte, per legado de lernolibro — kaj tio estis vaste aplikata maniero dum la unuaj jardekoj de la ekzisto de Esperanto kaj ankaŭ nun praktikata en multaj landoj -la afero jam estas pli komplika kaj delikata. Ne ĉiam skribitaj klarigoj povas doni gustan ideon pri la sonado de la fonemoj, fremdaj por la buŝo de ia lernanto. Iufoje tiaj klarigoj povas ekgvidi la elparoladon en erara direkto.

En multaj lokoj de la Tero, eĉ en tutaj landoj , Esperanto penetris per pionira laboro de esperantistoj, kiuj tamen ne ĉiam konas sufiĉe bone la lingvon kaj speciale ĝian ĝustan prononcadon. Antaŭ multaj jaroj Kanada samideano direktis al mi kelkajn demandojn pri iuj punktoj de la Esperanta gramatiko. Li skribis, ke li estas sola esperantisto en la urbo, sed sukcesis varbi dezirantojn lerni la lingvon, organizis kurson kaj li mem instruis al ili. Kaj li skribis plu: “sed mi mem neniam aŭdis Esperantan parolon kaj nur la bona Dio scias, ĉu mi ĝuste elparolas Ia vortojn kaj ĉu mi guste instruas ilin al miaj lernantoj”. Responde mi konsilis, ke li aŭskultu la Esperantajn radiodissendojn kaj same havigu al si tiam troveblajn gramofondiskojn kun Esperanta parolo (en tiuj jaroj, laŭ mia memoro, magnetofonaj bendoj ankoraŭ ne estis praktikataj).

Tre granda estas la nombro de ĉiuj fonemoj, uzataj en diversaj lingvoj parolataj sur la Tero, kaj de iliaj nuancaj modaloj. Nature, kiam kreiĝas internacia lingvo, destinita por ĉiuj popoloj, en ĝia fonetika sistemo devas trovi lokon fonemoj. troviĝantaj en plej multaj— kaj plej disvastigitaj, konataj kaj lernataj lingvoj, do fenomenoj postulantaj artikulacion relative plej facilan por la plejmulto de la terloĝantoj. Esperanto, kun siaj 28 fonemoj respondas kontentige al tiu ĉi kondiĉo. La rusa lingvisto M. Trubeckoj, traktante tiun demandon, venis al ekstrema konkludo: ke la fonetika sistemo de komuna lingvo devas konsisti el nur 14 fonemoj —kvin vokaloj (a, e, i, o, u) kaj naŭ konsonantoj (p, t, k, l, m, n, s, y,w; y = j, vv = ŭ) klare estas, ke li evitas la vocajn b kaj d, konsiderante ke pli facila estas la artikulacio de iliaj senvoĉaj korelativoj p kaj r. Ni ne povas akcepti tian dedukton — tia malriĉeco katenus ekstreme la lingvon kaj paralizus la eblecon krei la necesan leksikon.
Evidente, la demando pri la forigo de kelkaj fomemoj el la fonetika sistemo de Esperanto ne estis fremda ankaŭ al iuj esperantistoj en la frua periodo de la lingvo. Dum 1906 Zamenhof, sub premo de dezirantoj pri reformoj, precipe de D-ro Emilo Javal, ellaboris projekton, proponotan al la Lingva Komitato; li sendis al la tiama prezidanto de la LK Prof. Emile Boirac projekton de tiusenca cirkulero. sendota al la membroj de la Komitato. En la unua redakto de tiu ĉi cirkulero, sendita anticipe al D-ro Javal (15.1.1906)(4) ni legas:

“…ĉiujn faritajn proponojn oni povas dividi en la sekvantajn 5 kategoriojn:
“a)…
“b)…

“c) La tria kategorio prezentas reformojn, kiuj estis destinitaj nur por fari bonan kaj allogan impreson sur la varbotajn ne-esperantistojn…Al tiu ĉi kategorio de reformoj apartenas interalie la postuloj terure malriĉigi la sonamon de la lingvo, elĵetante el ĝi kelkajn tre gravajn sonojn nur tial, ke en kelkaj lingvoj ili ne ekzistas (kvankam la membroj de tiuj nacioj tre facile ilin lernas kaj poste uzas sen ia malfacileco), aŭ elĵetante kelkajn tre gravajn kaj belajn sonojn nur tial, ke la plimulto de presejoj ne mendis ankoraŭ pri ili presliterojn supersignitajn…”.
Mia persona opinio estas, ke en la internacia lingvo devas eniri fonemoj laŭ la supre donita kriterio, kun permesebla toleremo.

Ne ĉiam samaj fonemoj, renkontataj en la plej vaste uzataj lingvoj, prononciĝas tute egale en la buŝoj de la diversaj popoloj, en kies fonetika sistemo ili enestas. Nefrancoj, ekz., malfacile kutimiĝas al la diversa elparolo de la francaj variajoj de e (e, é, e, e, ai). Same alilingvanoj ne sufiĉe atentas la nazalan prononcadon de an, en, in, on, un. La sonado de la franca u (kun almiksita koloro de i) ne estas preciza en la parolado de nefrancoj.

La sondo de la germanaj ö kaj ü estas prezentata ordinare en lernolibroj (ankau plej ofte en buŝaj klarigoj de instruistoj) malĝuste kiel jo kaj ju; tamen ili havas ankaŭ sonadon iom miksitan kun alia vokalo, kaj iuj negermanoj perceptas ilin kiel e (schön — schen) kaj i (fünf — finf). Granda parto de la germanoj elparolas la voĉajn konsonantojn b kaj d kiel p kaj t (senvoĉe)(5). La germanoj ne konas la fonemon ĵ, por ili ĝi estas fremda, en lernolibroj pri aliaj lingvoj oni klarigas la sonadon de tiu ĉi fonemo per “kiel sonas j en Journal, Journalistik”, sed kiu ja asertus, ke la lernantoj mem ne elparolas tiujn vortojn “ŝurnal”, “ŝurnalistik”?

En la buŝoj de anglaj esperantistoj la vokalo o ofte sonas kiel iom longa o plus aldonata mallonga ŭ: “Esperantoŭ”, kaj la vokalo i (ordinare en finaĵo de la infinitivo) kiel ei “mi volas skribei”.
La konsonanto l figuras en ĉiuj lingvoj, tamen en la bulgara kaj aliaj Balkanlandaj lingvoj ĝi sonas pli malmole ol en la okcidenteŭropaj kaj en la pola, rusa kaj aliaj lingvoj, pro tio foje la orelo de tiaj popoloj perceptas la balkanlandan l kiel u (aŭ pli ĝuste ŭ).(6)

Iuj rusaj samideanoj, cetere tre kleraj ne “kamprenas” “vakalon” o, parolantaj al alilandaj “kalegoj” pri la altaj kvalitoj de famaj “paemoj” de grandaj rusaj “paetoj”.

La japana samideano Okumura Rinzo skribas: “Japanoj ofte emas prononci “mi esutasu kunabo” por “Mi estas knabo“, ĉar laŭ nia lingva konstruo konsonanto, escepte n, neniam memstaras, sed kunestas kune kun iu vokalo.” (Esperanto de UEA. 1966, n—ro 7/8).

Montrinte kiel ekzemplon la suprajn okazojn, mi, kompreneble, nek intencas, nek povas en artikolo kia la jena elĉerpi ĉiujn renkonteblajn deviojn en la prononcado de Esperanto fare de diversaj nacianoj.
Ordinare la parolantoj mem ne rimarkas, do ankaŭ ne konscias Ia deviojn en sia propra elparolon. Estas okazoj, ke instruanto de fremda lingvo atentigas lernanton pri neĝusta prononco de iu fonemo, montras al li la korektan elparolon, la lernanto rediras la vorton, tamen ripetante sian eraron kaj kredante, ke ĝi estas jam prononcita laŭ la modelo de la instruanto. Pri tiaspecaj eraroj la finna samideano Pauk Riihivaara skribas: “En dana ekskursanaro ĉiuj prononcis la vorton “botelo’ kiel “botselo”, kaj kiam mi rimarkigis pri tio, ili kontraŭdiris, ke ili neniel tion faras. Ili simple ne aŭdis, ke ilia buŝo tute klare enlasis la konsonanton s inter t kaj e”. (“Pri unueca prononcado”, en Esperanto de UEA, 1966, n-ro 4, pĝ.74).
Krom la supremontritaj, komunaj al multaj lingvoj fonemoj, ĉe kies artikigo manifestiĝas nur nuancaj diferencoj, en iuj lingvoj ekzistas fomemoj, kiuj entute mankas en aliaj. “Tiu ĉi kategorio prezentas jam pli malfaciian problemon. Principe, la plej rara ne trovas lokon en ia komuna internacia lingvo, tamen estas kelkaj malpropraj nur al negranda nombro da lingvoj. En iuj kulturaj lingvoj, ekzemple, mankas fonemoj kiaj b, c ka., kiuj cetere, en aliaj lingvoj estas plej ordinaraj.

Ĉu tiu ĉi obstaklo estas nevenkebla? Ni jam parolis pri ebleco aŭ neebleco atingi per obstina penado kaj elaercado relative bonan rezulton. Sed 0ni ankaŭ povus rezignacie akcepti to1ereblan so1von aŭ duonsolvon per surogata fonemo, proksime sonanta; en tiaj okazoj ankaŭ la teksto helpas kompreni la sencon de kriple prononcataj fonemoj.

Ni devas forte enfazi, ke la priparolataj demandoj prezentas problemon ne nur por la internacia lingvo. Problemo malfacila ili aperas ĉe lernado kaj uzado de ĉiu fremda lingvo.

En la ĉina lingvo mankas la fonemo r- tiel ordinara por multaj aliaj lingvoj. Konsidere al tio, abate Schleier, ellaborante Volapukon, ne metis en ĝian alfabeton tiun literon. Cetere ĝi estas ĝena problemo ankaŭ por japanoj. En siaj notoj pri la 50-a UK en Tokio (1965) la jam menciita japana samideano Okumara Rinzo skribas:

“En la 50-a UK oni multe infomis kaj rapotis kaj rimakigis. Mi elkore dezirus, ke ili informu kaj raportu kaj rimarkigu al si siajn neklarajn prononcojn”. (Esperanto de UEA, la supre citata numero). Sed se ĉino uzus suregatfonemon — ekz. I (kio estas kutima prononco de r en buŝoj de tre malgrandaj infanoj), aŭ eventuale g, kaj parolus “La patlo giploĉis akle sian filon” aŭ “La patgo liploĉis akle sian n10n” aŭ “La patgo gipgoĉis akge sian filon”, certe ĉiu aŭskultanto komprenus lian penson.

En la nuntempa greka lingvo mankas fonemoj b, ĉ, ĵ, ĝ (por esprimi la sonon b en negrekaj vortoj , la greko uzas digramon mp. Ili elparolas ordinare ĉ kiel c, ĵ kiel z, ĝ kiel emfazata duobla zz).

La “mal1uma vokalo”, esprimata en fonetikaj verkoj per la signo λ(foje ankaŭ per ә – renversita e, kiu estas signo de nedifinebla malklara fonemo “ŝva” de la antikva hebrea lingvo) ekzistas en la malnovbulgara lingvo (nomata “jer”), kaj nun en la slavaj lingvoj ekzistas nur en la bulgara (signata per litero Ъ,) , kaj krome en la rumana (per î , ă kaj lastatempe per â kun tendenco anstataŭigi per tiu ĉi lasta la Iiteron î ), en la turka (per ı= i sen superpunkto), en la albana (per ē) kaj ankaŭ en la angla (per diversaj vokaloj. ekz. en vortoj girl, but, dove, ka). Por la ceteraj eŭropanoj ĝia artikigo estas preskaŭ neebla.
Samon ni povas diri ankaŭ pri la malnovbulgara “jeri” , kiu nun ekzistas en la rusa lingvo (litero Ы) kaj en la pola (litero y) kaj estas malpropra al la ceteraj slavaj lingvoj. (Proksimuman al “jeri” sonadon, kvankam ne tute, havas la ukraina и – diference de i kiu respondas al i en la ceteraj lingvoj).
En la francaj lernolibroj de Esperanto la fonemo c ordinare estas klarigitita per diagramo ts (tsar), kaj la fonemo ĉ per tch (tchèque): En pure francaj vortoj ĝi ne ekzistas kaj por francoj estas malpropra. La lernolibra ekspliko erarigis francan esperantiston, kiu en Ietero (adresita al mi per la lingva Servo de UEA) esprimis miron, ke la logika Esperanto povis enlasi rompon de la fonetika principo en sian alfabeton kaj unuigas la du fonemojn t kaj s en unu solan c . Mi devis klarigi, ke ts kaj c estas tri apartaj fonemoj, difetencaj laŭ sonado; do, kat-simila absolute ne estas kacimila; tiel ankaŭ kotŝirmilo ne estas koĉirmilo! Germana samideamo, krome, trovis en la muzika termino pitĉo nekonsekvencan dufojan uzon de t: pittso, kredante ke ĉ = tŝ; tio estas erara koncepto, ŝuldata al la germana ortografio tsch Ankaŭ tie mi devis klairigi, ke t, ŝ, ĉ estas tri diversaj fonemoj kaj ekzemple militĉeso ne estas prononcebla milittŝeso. (Saman konfuzon ĉe kelkaj samideanoj povus veki ankaŭ la sporta termino matĉo).
Mi devas rimarkigi ankaŭ, ke ĝ ne estas dj ; ankaŭ tie ĉi ni havas tri apartajn fonemojn d, ĵ, ĝ; en multaj lingvoj (inter kiuj ankaŭ la bulgara), por la priparolata fonemo mankas aparta litero, pro tio oni akceptas signi ĝin, kvankam malĝuste, per la digramo ; en la serbokroata lingvo tiu ĉi problemo estas racie solvita.

Eble meritas mencii ĉi tie la sorton de la greka fonemo teta Θ, kiu transiris en la okcidenteŭropaj lingvoj en greklandajn vortojn kun sonado de pura t (teoremo, teologio, ritmo, Teodoro ka) escepte de la angla, en kiu ĝi sonas preskaŭ kiel en la greka, sed ortografie estas donata per diagramo th. En la rusa lingvo tiu ĉi fonemo transiris jen kiel t (teorija, teorema, ritm), jen kie1 F (mif, mifologija, rifma, orfografija, Afanasij, Marfa, Feodor ka), depende de tio, en kiu tempo kaj laŭ kiu vojo tia vorto venis en Ia lingvon: ĉu tra iu okcidenteŭropa, aŭ rekte el Ia greka Iingvo.

Parolante pri tiuj aferoj, mi devas atentigi, ke en PIV la donita ekzernplo pri la termino fonologio, nome ke “en Esperanto dz konsistigas unu fonologian unuon kontraste kun c: edzo/eco” (kio cetere ne estas klara kaj tuj komprenebla), povas erarigi la legantojn. Fakte d kaj z estas du memstaraj fonemoj , artikigataj ĉiu aparte: ed-zo.

Post ĉio dirita ĝis nun mi ripetas la bazan ideon de Ia jena artikolo, nome, ke kiel por ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ por Esperanto la ĝusta kaj bona prononcado estas necesa kaj ni devas ĉiam strebi al la atingebla unueco en tiu rilato.

En la komenca periodo Esperanto estis precipe skriba lingvo, nur malmulte uzata parole. Tiam la problemo, kiu interesas nin, ne povis ankoraŭ esti aktuala. Ĝi aktualiĝis iom post iom, paralele al la kreskado de senperaj buŝaj rilatoj inter diversnaciaj esperantistoj. En Ia Unua UK (1905) jam la problemo estis objekto de diskutoj en la ĝenerala kunsido de la 8-a de aŭgusto.
Pri tiu ĉi kunsido ni trovas informojn en la raporto pri la Kongreso, kiun publikigis la gazeto “Lingvo Internacia”, 1905, n-ro 16 (7).

Dum la Kongreso kelkaj kongresanoj demandis Zamenhof pri ĝusta elparolo de iuj literoj. Zamenhof preferis doni publike la petitajn klarigojn. Estis tuŝitaj la demandoj pri neĝusta metado de la akcento sur la lastan silabon fare de francoj, pri necesa elparolado de aŭ, eŭ kiel unu silabo; laŭ invito de Zamanhof s-ino Rosa Junk deklamis “La Vojo”; post 1a deklamado li rimarkigis, ke I devas esti alparolata “pIej klare, ne tro mole, nek tro malmole, sed en meza maniero”. Sekvis demandoj kaj diskutoj pri la alparolo de la vokaloj e, o, a, pri ties Iongeco aŭ mallongeco. Zamenhof klarigis, ke “en Esperanto ĉiuj literoj devis esti mezaj; sekve e ankaŭ devas esti nek tro fermita-nek troo malfermita”. C. Bourlat esprimis opinion, ke en kunmetitaj vortoj “estas pli facile uzi tiom da akcentoj, kiom da kunmetradikoj”, por atingi pli klaran komprenon: tiun ĉi opinion Zamenhof aprobis. Interesa estas la vido da Bourlet pri malgrandaj diferencetoj en la prononcado, kiuj “tute ne malhelpas Ia komprenon” kaj li trovas, ke ”estus bedaŭrinde, se malaperus tiu rimedo rekoni Ia naciecon de la esperantistoj”. Oni parolis ankaŭ pri Ia fonemoj d, n, ĵ, r ka. Interesa estis klarigo de Zarnenhof, ke “nj ne estas Ia franca gn” (laŭ mi tiu ĉi demando meritas pli detalan kaj profundan pristudon).

En la sekvintaj periodoj, ju pli Esperanto disvastiĝis ju pli ĝi penetris en ĉiam pli multaj naciojn, des pli elstaris demandoj de tia karaktero. Ili estis traktataj en gazetaj artikoloj kaj en apartaj libroj , en prelegoj kaj diskutoj en kunvenoj de loka, nacia aŭ internacia skaloj, en la Someraj Universitatoj dum la Universalaj Kongresoj. Kreiĝis literaturo pri tiuj problemoj (8), granda parto de kiu, bedaurinde, hodiaŭ estas malfacile atingebla de la nuntempa esperantista generacio. Reeldono de tiu ĉi literaturo, kiu havas ankaŭ historian signifon, certe ne estus superflua. Ĝi povus helpi en alta grado por pli multflanka pritakso de niaj fonetikaj problemoj.

Por difini la ĝustan prononcon de Esperanto, ni devas antaŭ ĉio havi gvidan bazon: normon, mezurilon (mi preferus ĉi tie uzi la terminon “eta1ono” 9 ) pri la ĝusta sonado de ĉiu litero de nia alfabeto. Sed ni devas tuj agnoski, ke tiaj normoj ne estas ankoraŭ oficiale konfirmitaj. En la “Fundamento de Esperanto” §9 de la Gramatiko diras, ke “ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.” Sed, klare, tiu ĉi regulo ne sufiĉas. La jam menciitaj klarigoj, donitaj de Zamenhof en 1905 dum la Unua UK, certe ne sufiĉas, estas fragmentaj, kaj aliparte havas nur konsilan, ne devigan karakteron; ili ne apartenas al la “Fundamento”.

Vere, pri la plej granda parto de la Esperanta fonemaro la donataj en diversaj lernolibroj indikoj , identigante ilin al adekvataj fonemoj de Ia respektiva nacia lingvo, povas esti akceptataj kiel sufiĉaj aŭ kontentigaj. Tamen pri kelkaj literoj, kaj speciale pri iuj specifikaj elparoloj, la opinioj ne kongruas.

La dana samideano H .V. Rasmussen, traktante la demandon en Esperanto de UEA (1966, n-ro 7/8), konstatas pri malfacileco de ĝusta prononcado de kelkaj fonemoj kaj skribas: “Sed malfacileco ne egalas al neebleco. Verdire, kelkfoje la parolorganoj postulas multan ekzercadon por povi fari limon inter voĉeco kaj senvoĉeco en la ĝustaj momentoj dum parolado en Esperanto, sed tio ne signifas, ke eraroj estas neeviteblaj”.

Lige kun tio mi citas la aserton, konatan al ĉiu fonetikisto kaj prezentitan de Petro Stojan en ties “Enkonduko al la Fonetiko” (Esperanto de UEA, 1926, n-roj 2, 3, 5, 8/9) tiel: “Kiam ni elparolas vorton aŭ frazon la artikulado (10) funkcias seninterrompe, flue, tiamaniere, ke fino de ĉiu sono koincidas kun la komenco de la sekvanta, koincidas en unu sama movo. . .” Kaj plu: “Reale la artikulado konsistas en senlima nombro da kontinuaj movoj, flue sekvantaj unu post a1ia”. Pri la interinfluo de apudaj fonemoj mi jam parolis supre.

Ekzemple en la fonemgrupo ng la preparata artikigo de g tiras la organojn, formontajn Ia prononcon de n, malantaŭen, al la velo, kaj n estas artikigata ne tuŝante, kiel kutime, la suprajn dentojn per la langopinto, sed nazale. Tiel ĝi sonas en lango, anglo ktp. Pri tiu ĉi nazala elparolo P. Stojan skribas en la menciita studo: “La nazalaj vokaloj en malforta grado ekzistas en ĉiuj lingvoj de la mondo, ofte nerimarkataj En nia lingvo oni povas aŭdi la nazaj n vokalojn de multaj personoj en la vortoj ankaŭ, sango Tia nazado ne devas esti konsiderata kiel “erara”, “malbona” elparolo, se ĝi sonas malforte, faciligante la fluecon.”

Antaŭ jaroj klera norvega esperantisto skribis al mi, ke li devigas siajn lernantojn ne elparoli n en tiaj okazoj nazale, sed artikigi ĝin aparte, klare; mi tamen konsilis lin ne turmenti la lernantoj per tia ekstrema postulo —ja la nazaligo ĉi tie tute ne ĝenas la komprenon: peno por “ĝusta” prononco povos nur lasi impreson de nenatura neflua parolo.

Diverĝe de la suprecitita vido de samideauo Rasmussen. en la Plena Gramatiko K. Kalocsay kaj G. Warinĝien asertas, ke; “ĉe senpera sinsekvo de konsonantoj voĉa kaj senvoĉa neevitebla estas la sonkonformiĝo de unu el ili. Tiel oni prononcasproksimume: apsolute (absolute), ogdek (okdek), egzisti (ekzisti), lonktempe (longtempe), glafsonoro (glavsonoro) ktp. Teorie oni povas tion kondamni, sed la postuloj de la parolorganoj estas pli potencaj ol la teorio.

H. Seppik en “La Tuta Gramatiko” asertas, ke “en la vortoj absolute, absurda, obtuza, ekzemplo, ekzisti ka, bs kaj bt devus esti elparolataj kun la sama b kiel en sabato kaj abdiki, kz kun la sama k kiel en akra. Sed tio estas malfacila kaj kontraŭnatura. Tial ni diras kiel en aliaj lingvoj “apsolute, apsurdo, optuza, egzemplo, egzisti”. Sed en kunmetitaj vortoj kaj post prefikso ek ili kompreneble konservas sian originan prononcon: korbtentilo, trabsigno, ekzumi.

Meritas specialan atenton la lasta aserto de Seppik — pri elparolo en kunmetitaj vortoj kaj ĉe prefikso ek. Evidente en la montritaj okazoj pri klara kaj ĝusta elparolo de bt, bs, kz diktas la racia konsidero kaj la parolanto konscie aplikas necesan penon, sed sukcesas atingi la regulan kaj deziratan prononcon. Mi dirus la samon ankaŭ pri la ekzemploj “lonktempa” kaj “glafsono“, donitaj en Plena Gramatiko; mi supozas, ke ankaŭ en similaj okazoj klera parolanto konsideros la apartajn konsistajn partojn de la kunmetira vorto kaj evitos prononci ng kiel nk kaj vs kiel fs.
Jen amasigis problemoj, kies solvo jam ne toleras prokraston. Kiu institucio okupos sin pri ili, pristudos kompetente ilin kaj donos aŭtoritatan, oficialan decidon — la necesajn normojn? Tio estas, nature, nia supera lingva institucio -1a Akadernio de Esperanto, respektiva ĝia Sekcio pri Prononcado.
De ĝi Ia Esperantistaro atendas starigon de la normoj por ĝusta prononco de la fonemoj, el kiuj konsistas la alfabeto de Esperanto. Kaj aperas lasta, praktika, sed ne malpli grava demando: kiamamere oni esprimos tiujn normojn, donos ekzemplon pri la ĝusta, oficiale konformita elparolo de ĉiu fonemo?
Difini la sonadon. resp. la artikigon, per vorta (priskriba) eksplikado estas tre malfacile, sen certa rezulto. En la citita studo de Petro Stojan li difinas la elparolon de la “kvin normalaj vokaloj, ekzistantaj ĉe la plimulto de eŭropaj lingvoj kaj ekzistantaj en la plej pura stato ĉe la itala kaj serba” helpe de jena tabelo:

Lingvoj

Angla

Franca

Germana

Rusa

Vokaloj

A

Father

Papa

Kahn

Mama

E

Bed

Chef

Bett

Eto

I

Seat

Filer

Bin

Mimo

O

For

Homme

Gott

Bog

U

Full

Couper

Nur

buj

Tiu ĉi metodo estas bona, sed ne estas vaste aplikebla en tutmonda skalo por ĉiuj fonemoj, bezonantaj precizigon kaj por ĉiuj lingvoj, el unu centra loko. Tamen ĉiu aparta nacio povas utiligi gin, difinante la esperantistajn fonemojn per adekvataj en ĝia propra lingvo.
Feliĉe, la nuntempa stato de la tekniko povas helpi, Per gramofona disko aŭ per magnetofona bendo oni povas prezenti voĉe la ĝustan sonadon de la esperantaj fonemoj. Ĝuste tion ni rajtas atendi de nia Akademio, farotan oficiale.
Tiu ĉi ideo ne estas fremda al la Sekcio por prononcado. La antaŭa Direktoro de la Sekcio, s-ano Stip Bowitz, en 1958 planis por tia celo tekston, fiksotan sur gramofondiskon. Tamen en tiu tempo li ricevis du tiajn diskojn, ellaborita en Francio, sur kiuj estis registritaj ses lecionoj de koresponda kurso de Esperanto: parolintoj estis la artisto S. Flego kaj Jacqueline Peyronnet. Stop-Bowitz trovid ke tiu ĉi diskoj donas la deziratan ĝustan prononcadon, kaj ĉesis sian okupon pri preparo de speciala teksto. Anstataŭe. li proponis, ke la Akademio rekomendu la pretajn diskojn. La Akademio ne kuraĝis fari tion.

La propono estis diskuti en neformala kunveno de la Akademio dum la 49-a UK (Hago, 1964). En la protokolo estas donitaj jenaj informoj:

“La Prezidanto prezentas protokolon de kolego Stop-Bowitz, ke la Akademio aprobu du diskojn pri prononcado (juĝitaj bonegaj).

Sekvas vigla diskuto, dum kiu la plej ofte montritaj opinioj estas jenaj:

— aprobi diskojn divigus poste la aprobadon de ĉiuspecaj verkoj:

— danĝero reestigi la iamajn disputojn pri monopolo;

— elparolado postulaj ankoraŭ multajn studojn…. tiel longe, dum oni klare distingas 5 vokalojn ĉio estas bona;

— ne eblas nun oficiale difini la sonojn de morfemoj (sic!);

— estus antaŭ ĉio necese esplori la sufiĉan kaj necesan diferencon inter la variaĵoj de la diversaj sonoj; ĉefe ne diftongigi!

“Resume. ĉiuj ĉeestantoj opinias ne konsilinda la aprobadon de diskoj aŭ verkoj fare de la Akademio”.

Mi persone trovas, ke la cirkonstancoj en 1964 multe evoluis ĝis 1978 kaj ke la tiamaj motivoj por deteniĝo kaj atendado jam ne estas validaj. Jam estas matura tempo alpaŝi serioze al la problemo kaj doni al la esperantistaro en ĉiuj landoj la normojn por elparolo de la Internacia Lingvo.

Traktante la fonetikon, mi volus diri kelkajn vortojn ankaŭ pri la soneco de Esperanto: ĉu bela, agrabla por la orelo, aŭ kruda, malplaĉa. Kompreneble, tio dependas de la lingva kulturo kaj estetika sento de la parolanto, kio cetere validas pri ĉiu ajn lingvo. Sed ĉiam troviĝis kaj troviĝas skeptikuloj ĝenerale pri la ebleco krei racie novan lingvon, kiuj ne serĉas vidi kaj aŭdi ĝin, sed sub influo de siaj antaŭjuĝoj estas pretaj negi ĉian ajn ĝian kvaliton.

En 1908 en Dresdeno okazis la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu profesiaj geaktoroj de la Teatra trupo de Emanuel Reicher prezentis la dramon de Goethe “Ifigenio en Taŭrido” (tradukita de Zamenhof mem). En siaj rememoroj pri la Kongreso la germana esperantisto Alfred Richter rakontas:

“En la operejo mi parolis antaŭ la prezentado kun Siegwart Friedmann, antaŭe unu el la malmultaj eminentaj plenumantoj de karakterroloj, profesoro de dramarto. Li diris, ke li vizitas la spektaklon nur por vidi la ludon de Emanuel Reicher kaj de lia filmo.

— Mi ne povas paroli en Esperanto — diris Friedmann — kaj mi pensas, ke la lingvo ne sonos bone.

Post la unua akto lia entuziasmo ne trovis limojn.

— Ho! — li diris — tiu ĉi lingvo ja estas pli bela ol la itala, mi estas ravita! Mi, maljuna homo — mi lernos ankaŭ tiun ĉi lingvon! Mi ne scias, ĉu tiuj ĉi geaktoroj ludus tiel belege, se ili parolus germane. La patoso de la grekoj estas fremda al nia germana lingvo, sed ĝi estas rava en Esperanto!”

Tamen, restis — kaj ankoraŭ restas multaj malobjektivaj oponantoj, kiuj, ne konante Esperanton, renkontas ĝin kun antaŭjuĝo pri ĝiaj kvalitoj. En la jaroj de mia studenteco mi ofte disputis pri tiu ĉi temo kun kolego studento, kiu apriore neis ĉiujn bonajn kvalitojn de Esperanto. Aŭdinte hazarde el la buŝo de iu esperantisto unu-du vortojn de Esperanto, li ne ĉesis ripeti moke ilin en intence kripligita formo, por ridindigi la lingvon. Mi kontraŭdiris ke per tia intence fuŝa prezento li povus kritiki ĉiun ajn lingvon: se li havus okazon aŭdi bone parolatan Esperanton, li certe ne kuraĝus, tiel obstine kritiki. Se li aŭdus ekzemple la Esperantan tradukon de Eneido de Vergilio — kaj paralele ankaŭ la tradukon latinan, li probable ŝangus sian opinion — ja, se li negus ankaŭ la belsonecon de la latina originalo. Jen do komencaj versoj en “Esperanta” traduko:

Arma virumque cano Troiae qui primus ab oris Italam fato profugus, Liviniaque venit litora…..

Li ne konis la latinan lingvon kaj facile ekkredis, ke la citaĵo estas en Esperanto. Tuj li trovis sufiĉe malestimajn esprimojn por sakri tiun ĉi “malbelan lingvaĉon” kiu sonas tiel terure barbare”.

— Nu, se vi tiel rapide juĝas, certe vi trovas ankaŭ la originalon malbelan. Jen, aŭdu ĝin: Armojn mi kantas kaj viron, unua el bordoj Trojanaj, kiu elvenis, fatale puŝita, kaj ĝis Levinujo, lando Itala….

Nun li estas ravira: — Jen, tio estas lingvo! Kiel bele, kiel noble ĝi sonas .. Kaj kiel estas la traduko?

Mi ripetis: Arma virumque cano….

Nova torento de mallaŭdoj, humiligaj epitetoj…Li petis, ke mi donu al li ĝui denove la “originalon”. Mi do kontentigas lin: — Armojn mi kantas kaj viron….

Ondo de laŭdoj. Nur nun mi klarigis al li, ke tio ĉi, kion li laŭdegas, estas ĝuste la Esperanta traduko kaj tio, kion li trovis terure barbare, estas la latina originalo.

Tiun ĉi epizodeton mi profitis en 1933, en serio de prelegoj pri Esperanto per radio Sofio, konkrete — en la prelego pri la lingvaj kvalitoj de Esperanto.

Malfrue mi povis ekscii, ke ankaŭ nia granda poeto Antoni Grabovski uzis similan ŝercon por ironii apriorajn negativajn juĝojn pri Esperanto. En la gazeto “Paco” , n-ro 4 de 1971 (pĝ. 19) mi legas sub titolo “Anekdotoj el la esperantista vivo”: Antoni Grabovski tre ŝatis deklami, li povis tion kun kortuŝo kaj bele. Iun vesperon, en familio, la dommastrino diris al li: “Antoni, bonvolu deklami ion en via fama Esperanto, vi ĉiam parolas pri ĝi, sed neniam per ĝi.” Antoni deklamis. Kiam li finis, ĉiuj diris: “Sed ĝi ja estas neimageble malbelsona, via lingvaĉo. Kompreneble, estas tia miksajo!” “Nu, kiu povus esperi ion alian?” “Mi petas pardonon — diris Grabovski — Esperanto ne estas kulpa. Mi deklamis al vi itale verkon de Petrarko…” — kaj li eltiris la verkon el sia poŝo kaj montris ĝin al la konsternita ĉeestantaro.

Alifoje multaj verkistoj kunvenis en kafejo kaj atakis lin pri Esperanto. Oni ree petis, ke li deklamu ion. Ĉiuj aŭskultis, kapsignante unu al la alia. Kiam li finis, la kritiko estis malbona: stultaĵo, frenezaĵo, verko de malsana cerbo. “Indulgu, sinjoroj — diris Grabovski — Esperanto estas sen kulpa. Mi deklamis fragmenton de Mirejo de Mistral, en provenca lingvo”… Iu petis daŭrigi …. alia diris, ke li ne aŭskultis bone. Do, Grabovski daŭrigis, ĉiuj atente aŭskultis. Poste diris tiu, kiu petis lin: “Tio estas karakterhava lingvo, oni tuj sentas pralingvon. La sonoreco de la latinidaj lingvoj estas senkompara!” “Mi devas ree peti pardonon! Ĝi estas la sekvo de la unua parto, sed ĉi-foje ĝi estas en Esperanta traduko!”

Notoj

1. Ortoepio — termino paralela al ortografio — sistemo de normoj por unueca ĝusta prononcado kaj de normoj por korekta parolado: korekta uzado de vortoj konforme al ilia ĝusta signifo kaj iliaj gramatikaj formoj.

2. Pri tiu ĉi termino ankoraŭ ekzistas hezito: PIV donas ĝin “indikigo”. tamen notas la sufikson ig interkrampe: PIV donas ĝin same en la titolo artiko, sed kun referenco al artikulacio, kie oni trovas la interpreton; la Fr.-Esp. Vortaro Léger-Albault interpretas la francan vorton articuler por artiki. En sia studo “Enkonduko al la fonetiko” (en Esperanto de UEA. 1926, n-roj 2, 3, 5. 8/9) Petro Stojan uzas la terminon artikulado (kaj artikulantaj voĉorganoj), do la verbo estas artikuli; tiu ĉi formo ŝajnas internacie plej kutima en la faka literaturo, sed ĝis nun ĝi ne estis sufiĉe aplikata en Esperanto.

3. Ekz. en la itala lingvo tt anst. kr (dottore) aŭ de pi, fi anst. pl, fl (piazza, flore), transiro de k kaj de g al ĉ kaj al ĝ antaŭ la vokaloj e kaj i, la palataliĝo de k en aliaj lingvoj (kiel ekz en la bulgara al ĉ kaj c: vojnik, vojniĉe, vojnici) ktp.

4. La dua definitiva redakto estas de 22 XI 1906 Prof. Boirac ne konsentis dissendi tian cirkuleron kaj la formulitaj de Zamenhof proponoj pri reformoj restis nevoĉdonitaj. Vidu Leteroj de L.L. Zamenhof, prezentado kaj komentado de prof. G. Warinĝien vol. 1 (1901-1906), eldonita de SAT, Parizo 1948.

5. En XIV jc. germano travojaĝis la Balkanajn landojn kaj en sia priskribo parolis pri “drei Polgrei” (tri Bulgarioj —la Vidina Bulgara regno, la Tirnova kaj Dobruĝa).

6. Por ilustro; dialogeto inter polino kaj bulgaro dum la UK en Budapeŝto en 1966: “Vi certe estas bulgaro.—Jes,vere mi estas bulgaro, tamen … kiel vi povis kompreni tion? – Ĉar vi diris aŭ anst. al.”

7. Tiu ĉi raporto lastatempe estis represita en aparta broŝuro kaj eldonita de Esperantaj francaj eldonoj. Marmande, Francio, en la serio “Zamenhof en sia tempo”.

8. Pri la fonetikaj tonoj skribis: Mock, Haveler (Ĉefeĉ), E. Privat, E. Wüster, W. Collinson, P. Stojan, L Thomson, P. Nylen, K. Kalocsay, F. Faulhaber ka.

9. Uzado de la termino “etalono” en tiu senco hayas, laŭ mi, sufiĉe vastan internaciecon (etalono de la metro, de oro ka.), kaj por la alia signifo (“virĉevalo”) restu la origina latina vorto “stalono” kiel ĝin donas PIV.

10. Vidu la 2an piednoton.

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: