La Vortfarado en Esperanto

de Atanas D. Atanasov

La formado de vortoj en Esperanto estas fomulita en la Fundamenta Gramatiko (regulo 11) jene: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de vortoj ( la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finaĵoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj”. (En la kvin versioj de la Fundamenta Gramatiko – franca, angla, germana, rusa kaj pola- estas donita ankaŭ ekzemplo: vapor’ŝipo; tiu ĉi ekzemplo estas ellasita en la Esperanto versio- lokita en la Fundamenta Krestomatio).

En tiu ĉi regulo ni ne vidas limigon rilate al kiu ajn kunligo; ĉi lasta devus esti konsiderata libera, nesubigita al iuj aliaj preskriboj- kompreneble, kondiĉe ke la ricevata vorto havas logikan sencon.

En la sekvinta periodo – la reala aplikado de la lingvo, en kiu jam ĝi fakte formiĝis el la kruda materialo, riveliĝis specifaĵoj lige kun la signifa enhavo de la apartaj elementoj kaj laŭ ili nature kaj logike ekfluis la vortformado, sen ia lia formulita regulo, al kreo de vortoj kun klara senco. Pruviĝis, ke laŭ sia signifo ĉiu el la “memstaraj vortoj” (escepte de la t.n. “helpaj vortoj” – speciale la konjunkcioj kaj prepozicioj) apartenas al unu el la tri bazaj gramatikaj klasoj: substantivo, verbo aŭ adjektivo ( al kiu lasta apartenas ankaŭ la adverboj), ekzemple:

  • la radikoj tabl, pord, ĉeval klare montras objekton aŭ estaĵon, do ili estas substantivaj radikoj;
  • la radikoj skrib, lev, vid, sid, kuŝ, esprimas agojn ( aŭ statojn), do ili havas verban karakteron;
  • la radikoj bon, alt, jun, entenas signifon de kvalito (eco) – do ili estas adjektivaj radikoj.
(Same en la afiksoj: substantivaj – in, ist, ul …; verbaj – ad, ek, ig, …; adjektivaj – ebl, ind, …)
Sur tiu ĉi bazo estas grupigeblaj la radikoj kaj la afiksoj de Esperanto. Kutime la gramatikan karakteron oni konstatis laŭ la vortospeco ( substantivo, verbo, adjektivo), en kiu la radiko estas tradukita en la Universala Vortaro.
Por verbigi substantivan radikon, ni devas aldoni al ĝi verban finaĵon ( i, as, is, os, ktp ) aŭ necesan sufikson (ig, iĝ, um ): de martel(o) – martel-i, de bros(o) – bros-i, de edz(o) – edz-ig-i, edz-iĝ-i, de buton(o) – buton-um-i.
De adjektiva radiko ni povas formi verbon laŭ sama maniero: verd-i ( la agroj verdas – aspektas verdaj, faras impreson per sia verda koloro), blanki ( la neĝo blankas), blank-ig-i, pur-ig-i ( fari ion blanka), , pur-iĝ-i ( ricevi la econ pura, transiri en puran staton), resan-iĝ-i, ktp.
Por substantivigi verban radikon, ni aldonas al ĝi subtantivan finaĵon kaj, se necese, konvenan sufikson: skrib-i – skrib(ad)o, leg-i – leg-o, leg-ant-o, same: kant-ist-o, kudr-il-o, leg-aĵ-o, konstru-aĵ-o, vid-aĵ-o, ktp.
Jen ekzempla serio de formaĵo:
  • el substantivaj radikoj: pioĉ‘ – pioĉi (agi, labori per pioĉo); bros: brosi ( brospurigi, brosumi), brosadi, brosa (brosa aspekto de hararo, brosa tenilo), brose ( purigi veston brose, per broso, per brosado).
  • el verbaj radikoj: kudr: kudro, kudrado,kudra ( kudra maŝino, kudra metio) kudre ( ripari ŝiraĵon kudre, per kudrado), kudristino, kudrilo, kudrejo; vend: vendo, vendanto, vendisto, vendejo, vendaĵo, vendata, vendebla.
  • el adjektivaj radikoj: bon: bone, bono (ĉio ĝeneral, kio estas bona, utila, por la bono de la homaro), boneco, bonaĵo, ne-pli-bona-ig-ebl-a; alt: alt(ec)o, altaĵo, maltigi.

La vortfara sistemo surbaze de la gramatika karaktero de la radikoj lige kun ilia signifa enhavo estis konstatita per pristudo kaj analizado de la funkciado de la lingvo, respegulita en la Esperanta literaturo ĝis 1910, de René de Saussure, membro de la Akademio de Esperanto (1) . Pro la ekestinta Unua Mondmilito la Akademio ne povis okupi sin detale pri Raporto, prezentita de li.

Pli malfrue pri la problemo okupis sin pli profunde kaj prilaboris ĝin pli detale Kálman Kalocsay. Oni sukcesis diskategoriigi la bazan vortaron de Esperanto, tamen restis kvanto (negranda) de dubaj radikoj, kies gramatika karaktero ne estas evidenta kaj restis plu studota kaj decidota ( tiaj restis flor, plant, milit, vest, rajt, direkt, kaŭz, kolekt, kaj ankoraŭ kelkaj); pri kelkaj estis esprimita opinio, ke ili estas dukategoriaj.

Al serioz daŭrigo de la studoj en tiu ĉi direkto okupis sin la Akademio de Esperanto, resp. ties Sekcio pri la Gramatiko, ekde 1965. Post detalaj studoj kaj diskutoj en 1967 la Sekcio atingis deduktojn, formulitajn en 17 konstatoj “science ekstraktitaj el la ligvo mem, kia oniĝin uzas skribe kaj parole”. Sur tia bazo la Akademio akceptis Rekomendojn pri la vortformado “kiuj rezultas el la analizo de la konstanta uzado de la lingvo”.

Tiuj ĉi gravaj dokumentoj estas publikigitaj en Aktoj de la Akademio, kajero 1-a (oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, N° 9, 1963-1967) (2) , sed bedaŭrinde tiu ĉi publikaĵo ne havas sufiĉan disvastiĝon kaj ne estas konebla de la esperantistaro en multaj landoj. Pro tio mi trovas utilia aldoni ĉi tie almenaŭ la Dekan Konstaton:

X. Rilate al la vortkunmeto, la Fundamenta Gramatiko diras: “Vortoj kunmetitaj estas formataj…” (vidu supre!). Ni konstatas, ke tiu ĉi regulo koncernas ankaŭ la t.n. sufiksojn , escepte de eta, ega kaj aĉa, kiuj, kvankam staranta en la fino de la kunmeto, ne estas “ĉefaj vortoj”, sed sole modifas (grandigas, malgrandigas, aĉigas), la sencon de la antaŭa radiko. Oni povas ilin nomi veraj sufiksoj, aŭ deriviloj, aŭ modifiloj.

Krom en la vorto kun ĉi tiuj modifiloj, ne validas la Fundamenta regulo de la vortkunmeto en la t.n. vortadupmetoj, en kiuj du vortoj de sama signifo-kategorio estas simple apudmetitaj, ne estante suboritaj unu al la alia; ordinare ambaŭ vortoj konservas sian finaĵon kaj ili estas ligitaj per streketo. Tiaj povas esti du substantivoj : majtro-oratoro, soldato-kamarado; du, eĉ tri adjektivoj: surda-muta, ruĝa-blanka-blua standardo; du adverboj: vole-nevole, trafe-maltrafe, pli-malpli, iele-tiele. Tia apudmeto estas signifa precipe per tio, ke tiel ligiĝas la kategorio-sufiksoj (Vd par. VIII: -aĵo, -eco,- ulo) kaj plie: vir-, ĉef- kaj –ino.

En la ceteraj kunmetoj la ĉefa vorto, kiu staras en la fino, subordigas al si la elementon starantan antaŭ ĝi. La ĉefan vorton oni povas nomi ĉefelemento kaj la vorton starantan antaŭe flankelemento. Ekzemple, en la vortkunmeto vaporŝipo la ĉefelemento estas ŝipo kaj la flankelemento estas vapor(o).

Ni konstatas, ke la ĉefelemento vortigas la antaŭan elementon (la flankan elementon) laŭ jenaj reguloj de la “rekta vortefiko” :

a) Substantiva ĉefelemento (t.e. ia-ajn-kategoria o-finaĵa radiko staranta en la fino) substantivigas la ia-ajn-kategorian flankelementon, t.e. kroĉas al ĝi manifeste aŭ latente la o-finaĵon. La rilato inter la du elementoj estas esprimebla per la prepozicio de, kiu estas anstataŭigebla ankaŭ per alia, pli preciza prepozicio. Ekz.: homkoro= homo-koro = koro de homo; varmenergio = varmo-energio = energio de varmo; skribmaŝino = skribo-maŝino = maŝino por skribo; kuraĝprovo = kuraĝo-provo = provo de kuraĝo; libertempo = libero- tempo = tempo de libero.

b) Adjektiva ĉefelemento substantivigas la antaŭan flankelementon, t.e. kroĉas alĝi manifeste aŭ latente la o-finaĵon. La iterelementa ritalto estas esprimebla per la prepozicio je , kiu estas anstaŭigebla ankaŭ per alia, pli preciza prepozicio. Ekz : hebriĉa = herbo-riĉa = riĉa je herbo; varmplena = varmo-plena =plena je varmo; servpreta = preta por servo; florsimila = floro-simila = simila al floro; komunutila = komuno-utila = utila al komuno.

c) Verba ĉefelemento povas efiki al sia flankelemento tiamaniere:

  1. substantivige; la iterelementan rilaton esprimas la prepozicio per. Ekz.: martelbati = martelo-bati = bati per martelo; pafmurdi = pafo-murdi = murdi per pafo.
  2. adjektivige, faranteĝin, laŭ formo, sia predikata adjektivo, laŭ la senco, rezulta adjekto: ruĝpentri = pentri ruĝa; purlavi = lavi pura; sanigi = igi sana.
  3. adverbige, farante ĝin manieradjekto; tiu ĉi efiko tamen, estas escepta ĉe adjektivradika flankelemento ( ekz- : bonfari) kaj validiĝas precipe, kiam la flankelemento estas verba prefikso disstari, ekiri, misuzi, revidi) aŭ prefikse uzata prepozicio ( ĉirkaŭrigardi, ĝisatendi, interŝanĝi, kontraŭkuri, trakuri).
Tiuj reguloj a), b), c) estas bazaj reguloj de la vortkunmeto en esperanto.
RESUME : la interelementa rilato de kunmetita vorto ĝenerale estas tia, ke la flankelemento ritalas al la ĉefelemento kiel substantivo antaŭata de prepozicio : varmenergio = energio de varm, servpreta = preta je servo; pafmurdi = murdi per pafo. Krome, la flankelemento de verba ĉefelemento povas esti predikata adjektivo kun senco de rezult-adjekto: purigi = igi pura kaj ankaŭ manier-adjekto adverba, sed prefere nur se la flankelemento estas adverba aŭ prepozicia prefikso : revidi, ĉirkaŭflugi.
Ĝenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjekta epiteto de la ĉefelemento ( dikonklo, belbirdo, bonprofesoro, diligentstudento, ks ). Evitindaj estas ankaŭ tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flenkelemento rilatas al verbaĉefelemento kiel adverba manier-adjekto ( bonlerni, beldanci, precizkalkuli ks ).
Kelkaj uzataj tiaj kunmetoj, nerespondaj al la bazaj reguloj, estas esceptoj kaj ne pravigas aliajn similajn kunmetojn; ekz – dikfingro ne pravigas la vortojn dikonklodikporko; nek junedzino pravigas la vortojn junamikojunfraŭlino.
Same prave estas scii kaj sekvi la Rekomentoj de la Akademio, publikigitaj en la sama eldonaĵo.
La Akadeio de Esperanto, aprobe konsiderinte la “Konstatoj de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro”, rekomendas, ke oni atentu jenajn principojn de vortfarado, kiuj rezultas el la analizo de la konstanta uzo de la linvo:
§ 1.- La tri ĉefaj finaĵoj -o, -a, -i, kune kun siaj signifoj difinas tri ĉefajn signifo-kategoriojn, al kiu apartenas almenaŭ ĉiu negramatika radiko: nome, la substantivan signifo-kategorion ( ekz. arb-o, hom-o, ide-o ) , la adjektivan signifo-kategorion ( ekz. grand-a, bel-a, laŭt-a) kaj la verban signifo-kategorion ( ekz. kur-i, sid-i, pens-i)
§ 2.- La finaĵoj havas duoblan funkcion, gramatikan kaj vortfaran. Rilate la vortfaradon, oni devas distingi du okazojn: en la unua, la finaĵo troviĝas post unu radiko de la sama kategorio kaj sekve aldonas neniam signifon en la vorto ( ekz.: patro, egala, ami); en la dua okazo, la finaĵo troviĝas post unu radiko de alia kategorio kaj tial ĝi aldonas al tiu radiko sian signifon (ekz. patra, egali, amo). Tiu signifo ĉe la tri ĉefaj finaĵoj povas esti resumita jene:

– o tio, kio estas;

-a: kiu havas la econ de;

-i : manifestiĝi per

§3.- Pli precize:

  1. kun radiko de adjekta kategorio la finaĵo -o havas la signifon de kvalito kaj konkreta manifestiĝo de tiu kvalito: ekz. la belo, la ruĝo, la eblo. Konstraste, montas la nuran konkretan manifestiĝon, dum ec montras nur la kvaliton; ekz belaĵo, beleco.
  2. kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago: ekz. la kuro, la danco, la konstruo. Konstraste montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas signifon de ago konsiderata en sia daŭro; ekz la dancado, la konstruado, la konstruaĵo.

§4.- En unu aparta speco de kunmetaĵoj la lasta vorto estaslaĉefa kajĝia radiko difinas la signifon-kategorion de la tuto; ekz tritikkampo estas kampo; vaporŝip- ( en vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, …) estas substantiv-kategoria, same kiel ŝipo; varmruĝa estas ruĝa; martelbati estas bati. Se la lasta vorto estas substantiv-kategoria, ĝi donas al la antaŭa vorto signifon substantivan; ekz. varmruĝa = ruĝa pro varmo; prespreta = preta por preso; aminda = inda je amo.

Se la lasta vorto estas verbo-kategoria, la antaŭa vorto ricevas aŭ signifon adjektivan ( ekz. ruĝpentri = pentri ruĝa; sanigi = igi sana), aŭ signifon adverban ( ekz: martelbati = bati martele ( per martelo), bonfarti = bone farti).
En tiu speco de kunmetaĵoj la finaĵoj estas interŝanĝeblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj; ekz: vaporŝipo, vaporŝipa kompanio ( same kiel: ŝipo ŝipa); martelbati, martelbato, martelbate.
§5.- En alia aparta speco de kunmetaĵoj – ne kompreneblaj laŭ la antaŭa paragrafo- la finaĵo mem esstas la ĉefa vorto kaj difinas la signifo-kategorion de la tuto; ĝi sekve ne estas interŝanĝebla kun alia finaĵo.
Se la radikoj de tia kunmetaĵo apartenas nur al la tri ĉefaj signifo-kategorioj, la unua ĝenerale havas, aŭ eentuale akiras, signifon de adjektivo, kaj la dua – de substantivo; ekz: bluokulo, grandkuraĝa, samidea = karakterizita per blua okulo, per granda kuraĝo, per sama ideo.
Se la radiko estas prepozicio aŭ numeralo, ĝi eventuale trudas substantivan signifon al la dua; ekz : senutila = kiu estas sen utilo; triangulo = tio, kio estas tri anguloj; triangula = karakterizita per tri anguloj.
Por formi derivaĵoj de tiuj kunmetaĵoj, oni estas devigata uzi sufiksojn; ekz : bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.
RIMARKO : Esprimoj similaj al : blua okulo, bela reĝino, varma radio, … ne povas transformiĝi al samsignifaj kunmetaĵoj : ili devas resti ĝuste, kie ili estas.
Aliparte, ekz. belreĝino, varmradio, … povas signifi nur reĝino de la belo, radio de varmo.
Fine ekzistas kelkaj apartaj ( tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al laĵusa paragrafo; ekz. junedzino signifas personon, kies edzineco estas juna.
§6.- En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentota.

Kiel ni vidas el la citata “Resumo” al §10 de la Konstatoj kaj el la “rimarko” en §5 de la Rekomendoj, la nemultaj esceptoj de la tipo junedzino (kaj tiaj: novjaro, novluno, rapidvagonaro kaj eble ankoraŭ kelkaj) estas tolereblaj kaj tolerataj, tamen oni ne devas preni ilin kiel modelon por formi pliajn tiaspecajn. Ili estas formitaj sub influo de iuj naciaj lingvoj ( ekz. en la germada Jungfrau, Neujahr, Neumond, Schnellzug, ks.)

La hinda samideano Probal Daŝgupto en provata korespondo kun mi esprimis dubojn pri iuj asertoj en la Konstatoj kaj provis pravigi formaĵojn de la tio belknabino, apogante sin sur la vortfaran sistemon de aziaj lingvoj ( hindeŭropeaj kaj ne hindeŭropeaj): interalie li skribas: “en mia gepatra lingvo tiaj kunmetoj ( hereditaj plejparte el sanskrito) tute komunas: bluotuso (niloptol), blankĉevalo ( šeraššo) ktp”, kaj plue:”la plej kunmetema azia lingvo estas sanskrito, ĝia gramatiko far Paini …. analizas la defendatajn (de mi) kunmetojn en maniero tre similia al tiu, kiun mi proponas”.

Eble iu povus trovi pravigon de la kunmetoj kiaj belknabino, se ili ekirus laŭ alia rezonadvoo: belknabino = knabino, kies karakterizita trajto estas “bel”. Tio estus tamen malkonsekvenva al la principo, deduktitaj el la ĝisnuna uzado de Esperanto. Ni povus do allasi kaj toleri tiajn esceptajn kunmetojn nur kiel “poetaj licencoj” en la versfarado, trudataj iufoje de la metriko. (3)

Parolante pri tiuj demandoj, ni devas noti, ke ne povas esti konsiderataj kiel malkonsekvencaj al la Rekomendoj esprimoj de la tipo : belknabina staturo, altmontara aero, fidelamika gesto, ks; ili sekvas alian principon, formulitan en la XII Konstato ( pri kunmetoj de la tipo facilanima, bluokula, nigrahara) kaj en §5 de la Rekomendoj.

Kaj fine ni ne devas forgesi, ke en la okazo de la Akademio donas rekomendojn kaj ne devigajn regulojn.

La Akademio de Esperanto, resp. ĝia Sekcio priĜenerala Vortaro, daŭrigis la studojn pri la gramatika karaktero de la radikoj en Esperanto. Tiu ĉi laboro estis kombinita kun laboro por grupigo de la radikoj laŭ ofteco de ilia uzado.

La deduktoj estas prezentitaj en la 2-a kajero de la AKTOJ DE LA AKADEMIO ( pri la periodo 1968-1974 ) (4). Konlkude la radikoj estas dividitaj en 9 “Ofteco-Grupoj”. En ĉiu grupo ili estas dividitaj en subgrupoj: substantivaj, adjektivaj, verbaj. Ekster tiuj estas donita ankaŭ kategorio “diversaj” – klaseblaj en neniun el la nomitaj kategorioj, ekz.: adiaŭ, des, malgraŭ, ve!, he!, ju!, plus k.a.

Kontraŭ la tezon pri la gramatika karaktero de la vortoj ( radikoj, afiksoj, finaĵoj) en Esperanto, siatempe Ĉefeĉ (Herbert Höveler) prezentis alian tezon, laŭ kiu la radikoj estas gramatike neŭtralaj, ili entenas nur ĝeneralan ideon pri io, kaj oni povus dividi ilin laŭ enhava senco en du kategoriojn: konkretaj kaj abstraktaj. (Saman koncepton dividis ankaŭ la sveda esperantisto Paŭl Nylen.)

Se ni bazus la vortfaradon en Esperanto sur tiu ĉi koncepton, ni devos malkonsideri la faktan ĝisnunan aplikadon de la lingvo ( prezentitan en la “Konstatoj” de la sekcio de la Ĝenerala Vortaro) kaj transiri al nova sistemo, al rearanĝo kaj kribrado de la radikoj, al enkonduko de serio da novaj afiksoj. Ekirinte en tiun direkton, oni ne povus halti mezvoje, celonte plenan matematikan logikecon kaj precizecon, komencante de primara ( komenca, baza) plejĝenerala ideo, kaj formante plu helpe de aldonaj karakteriziloj,ĉenon dederivaĵoj por esprimi pluajnĉiam pli specialajn kaj konkretajn nociojn. Necese estos eltrovi la primaran nocion kaj konstrui la ŝtuparon – ek de la plej malaltaŝtupo ( la primara nocio), pasante al ĉiam pli supera grado, por atingi la lastanŝtupon – la plej specialan individuan nocion.

Eble tia sistemo respondus al postuloj de ideala filozofia lingvo. En la historio de la provoj krei komunan internacian komprenilon sur tiu ĉi vojo iris la aŭtoroj de pazigrafiaj sistemoj. Sed tio prezentas neimageble grandegan, malfacilan kaj longan laboradon sen perspektivo pri atingo de io necesa kaj povanta utili praktike.

Oni malfacile povus pensi pri kreo de fonetika, parolanta lingvo sur tia bazo. Eble tia provo kondukus al iaspeca Volapuko – kun plena konsekvenco en la vortformado laŭ la logika ŝturparo. Enĝi oni ne povus utiligi racie la fonduson de la internaciaj vortoj kaj terminoj, kiu estas kreita de la vivo mem kaj prezentas la esencan parton de Esperanta vortaro. Eventuale oni prenus el la vortoj de tiuĉi fonduso nur apartajn radikerojn, etimologie ekstraktitajn, kunĝenerala, abstrakta signifo, sed post la necesa aldonado de precizigaj afiksoj neeviteble riceviĝos formaĵo, en kiu la originala, etimologia kerno estus apenaŭ kaj eĉ en iuj vortoj neniel rekonebla. En tia sistemo, ekz., ne restus loko por vortoj de la speco direktoro, revizoro ktp., kaj sameĉe la speco telegrafo, telegramo, martelo, broso ktp. El radiko kun neŭtrala ( abstrakta) ideo, kiu rivelus nek plenumon de ago ( de funkcio), nek personon, kiu efektivigas ĝin per sia ago, nek ilon por la plenumo, nek rezultaĵon de la ago ktp., ni devos formi vortojn kun la dezirataj signifoj nur per aldono de respektivaj afiksoj, ekz. por plenumo de ago sufikson –ag ( kiun siatempe alprenis Ido por formi derivaĵojn brosagi, martelagi ks.) por plenumanto: aŭ -ist aŭ -or (tamen nur unu el ili, do: telegrafisto, maŝinisto, sed ankaŭ direktisto, profesisto, sofistŝ, aŭ telegraforo, maŝinoro, direktoro ktp); por rimedo, instrumento por ĉiuj okazoj ĝenerala sufikso -il ( do pioĉilo, brosilo, telegrafilo…); por rezultaĵo de la ago eventuale -ur ( sed en tiu okazo: telegrafuro, skriburo, verkuro ktp.)

Kia lingvo reciviĝus laŭ tia vojo? Vere, ĝi estus preciza, severe logika, sed malpraktika – malsimpla, tre malfacila, malproksima de la vivo, fremda al la lingvaj kutimoj de la plimulto da normalaj homoj, kiuj strebas konstruadi sian parolon laŭ la fluado de la penso, senĝene, sen hezitado kaj rezonado pri ĝusta elekto de la necesaj vortelementoj… Granda malavantaĝo el praktika vido, estus la menciita jam neŭtiligo de pretaj internaciaj vortoj, kaj ne malpli, ke la nove-recivotaj vortoj estos longaj, pezaj, malfacilaj por normala konversado. Interalie, tia sistemo estus rekta kontraŭo al la alia ekstremo – la pozicioj de la t.n. “naturalistoj” en la Interlingvistiko.

La demando pri longeco kaj mallongeco de vortoj ne estas neglektebla, simple kaj abrupte decidebla per rapida konkludo. Ĝi estas interesa ne nur konsidere al la bezonoj de la versfarado. En skriba aplikado de la lingvo eble la longaj formoj ne ĝenas multe, sed en parolado ofte ilia ĝena efiko estas sentata, ili malrapidigas la esprimadon, lacigas la parolanton kaj same la aŭskultanton. Jen al kiaj pensoj venas Zamenhof mem: “…lingvo parolata en la ordinaa vivo havas kelkajn postulojn, kiujn lingvo skribata aŭ nur en apartaj okazoj parolata ne posedas: ĝi devas esti antaŭĉio tute fluanta; por tiuĉi celo estas necese, ke la vortoj kaj formoj plej ofte uzataj estu kiel eble plej mallongaj“. (5) Kaj aliloke: “mi unusilabigis (en projekto) la plej gravajn prepoziciojn,ĉar ili havas gravegan signifon en la lingvo kaj estas uzataj en kunmetitaj vortoj, kiuj havas gravan signifon kaj ties tro longa formo estas neoportuna.”

Mi aldonas, ke en sistemo, strebanta al matematika precizeco de ĉiu aparte prenata vorto, estas ignorata unu ne malgrava faktoro: la rolo de la kunteksto ( kaj ankaŭ la cirkonstancoj, se la aŭskultanto aŭ leganto konas la objekton de la informaĵo kaj pro tio al ili estas klara la signifo de la uzataj vortoj). Sur tiuĉi faktoro estas bazita ankaŭ la principo de neceso kaj sufiĉo en la kunmetado de vortoj formulita siatempe de R. de Saussure kaj konfirmita de la Akademio de Esperanto ( vidu la Rekomendojn, §6).

Sed, havante antaŭ vido la diritajn ĝis nun konsiderojn, ni tamen ne devas forgesi, ke fakte la sistemo de logika derivado el radikoj kaj afiksoj estas trajto esenca kaj propra al ĉiu skema internacia lingvo ( kiaj estas ja ankaŭ Volapuko, Ido, ka.) sed ĉiu el ili akceptas kaj aplikas ĝin ĝis praktika grado. Nur la “naturalistoj” neas tiun ĉi principon.

Ĉefeĉ kaj liaj samopiniuloj ne prilaboris en detaloj sian tezon. Eble ili opiniis, ke Esperanto – tia kia ĝi estis en la tiamaa kaj estas ankaŭ en la nuna aplikado- povus esti konsiderata kiel konforma al iliaj konceptoj.

Ekzistas ankaŭ tria koncepto pri la vortfarado en Esperanto – tiu de J.A. Grill. Esence ĝi estas variaĵo de latezo pri gramatika karaktero de la radikoj, sed laŭ ĝi radiko havas plurajn gramatikajn karakterojn: ekz. hok, kron, tapiŝ signas objetkojn, sed ankaŭ implicas uzon ( de la respondaj objektoj), sekve ili portas en si latentan verbecon : hok signas : (a) konkretaĵon kun (b) certa formo por (c) certa uso: hokO akceptas la konkretan esencon de la radiko, hokA la formon (kvaliton) kaj hokI – la uzon, funkcion (6)

R. Rossetti, traktante la demandon, skribas: “ŝajne neniu rimarkis, ke tiuj tri ŝajne kontraŭdiraj torioj estas apartaj facetoj de la tuta vero” kaj provas harmoniigi ilin en la jena formulo:

a) La esperantaj radikoj latente posedas plurajn gramatikajn karakterojn, laŭ la asocioj de la radik-ideo.

b) Ĉe la pliparto de la radikoj unu gramatika karaktero estas ĉefa kaj fariĝas punkto por la ceteraj

c) Kelkaj radikoj estas pli-malpli neŭtralaj: neniu gramatika karaktero ĉefas. Ilin vortaristoj arbitre asignas al unu aŭ alia kategorio.

Tiuj ĉi asertoj pli klaraj, se R. Rossetti ilustrus ilin per adekvataj ekzemploj: ili estas enmetitaj en lia recenzo kaj publikigitaj en 1956. Post ili venis en 1967 la “Konstatoj” kaj la “Rekomendoj” de la Akademio, kiuj jam prilumas sufiĉe la problemon.

Notoj:

1. En tiuj jaroj R. de Saussure polimikis kunla idistoj pri la sistemo de derivado en Esperanto kaj en Ido kaj kritikis ilian uzadon de la vortoj juno, grando ks. en senco de junulo, grandulo. Interali, krom sia verko, li disvastigis flugfolion kun konciza formulado de siaj konceptoj kaj anoncis pagi 10.000 sv. frankoj al tiu, kiu pruvos logike ke grando povus signifi ” granda homo”.

2.- Deponejoj de la Eldonaĵo: UEA, kaj SAT.

3. En la jaroj 1900-1919 inter la bulgaraj esperantistoj estis populara la verso “Diru mia bel-anĝelo” – el traduko de lido de Heine ( en la lernolibro porbulgaroj, la fama “Manokonduko” . En la sama periodo en Lingvo Internacia estis presitaj aliaj lidoj de Heine, tradukitaj, se mi bomne memoras, de L.E. Meier, en kiu ni legis versojn kiaj ” kaj fluis larmoj, larm ar’ / el viaj bel-okuloj”.

4. Vidu noto 2

5. Leteroj de Zamenhof, (Vol. I, 1901-1906 ), eld. SAT. pĝ. 313

6. Vidu la receznon de R.Rosseti pri la verko “La Senpera Verbigo de Adjektivoj” de H.A. de Hoog, Esperanto, UEA, 1956, n° 11, pĝ. 174

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: