Neologismoj en Esperanto

Neologismo estas nova vorto, kiun enkondukas en sian skribon aŭ diron uzanto de la lingvo, ne povante trovi en ĝia vortostoko konvenan vorton, kiu esprimus ĝuste lian penson. La ekuzo en la komenca momento estas individua, venanta de aparta unuopa persono, kiu alfrontis bezonon de tia esprimilo.

Se la nova vorto estas efektive necesa, sukcese trovita aŭ trafe kreita, ĝuste esprimanta la deziratan nocion, oportune elparolebla, ĝi trovas plu imitantojn, ĝia uzado vastiĝas kaj post iu tempo ĝeneraliĝas, ĝi eniras en la firman leksikan fonduson de la lingvo, ĝi jam ĉesas esti neologismo.

Estas konate, ke plej alirebla tereno por enveno de novaĵoj kaj ŝanĝoj en lingvo estas ĝia leksiko, dum ĝia morfologio kaj fonetiko restas relative plej rezistemaj kaj daŭre konservataj
senŝanĝe.

La problemo pri enkonduko de novaj vortoj -la “neologisma problemo” en Esperanto- estis kaj ankoraŭ ne ĉesas esti objekto de diskutoj kaj disputoj, foje tre pasiaj. En ili, preter trankvila rezonado kaj serĉado de senca, prudenta konkludo, poraliĝis du ekstremaj pozicioj: unu -ĝenerale kontraŭ ĉiu neologismo, la alia -pro plej libera enkonduko de kiu ajn novaĵo en la vortan fonduson, aŭ senkritika uzado de ĉiu renkontata neologismo (precipe se ĝia aŭtoro estas aŭtorirata kaj imponanta figuro en la Esperanta Literaturo).

La unua ekstremo apogas sin sur la deziron konservi la plej grandan facilecon de la lingvo, kun ebla minimumo de lernendaj vortoj, en la kadro de la oficiale konfirmita vortostoko. La dua manifestas hastan emon atingi rapide plej grandajn esprimeblecojn por subtilaj nuancoj; ofte stimulo por tia prefero estas ankaŭ snoba emo imiti kaj uzi ĉion novan, “modernan”, senkritike, iam ankaŭ pro pigremo, manko de volo uzi penon por kontroli en vortaroj ĉu jam ekzistas bona vorto kun la dezirataj ecoj.

>Sendube la vero staras ie inter la du ekstremoj.

Lanĉinte en la mondon en 1887 sian Lingvon Internacian Zamenhof neniel imagis, ke ĝi restos kun la komenca leksika minimumo, donita en la Unua Libro. Lia kompreno estis, ke la uzado de lia kreaĵo kompletigos plu la eblajn esprim-manierojn per aldono kaj enkonduko de ĉio necesa. Tiujn ĉi konceptojn pri la evoluo de la lingvo li esprimis klare jam en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto. Multaj el tiuj, kiuj nun traktas la demandon pri neologismoj, precipe la ekstremaj kontraŭuloj de ĉiu nova enkondukaĵo, ŝajne neglektas aŭ forgesas la menciitaj principojn, konfirmitajn de la 1a Universala Esperanto-Kongreso en 1905 per la akcepto de la Fundamento kiel firma bazo por plua evoluo de la lingvo (1).
Tial mi trovas nun utila doni ĉi tie la esencon de ĉi tiuj principoj, kaj nome: enkonduko de nova vorto (eventuale ankaŭ de nova formo) ne signifas nuligon de la malnova -la lasta restas plenrajta elemento de la lingvo kaj ĉiu estas libera uzadi ĝin plu; ekestas periodo de paralela kunekzistado de tiuj ĉi sinonimaj vortoj ( aŭ formoj) ĝis la praktiko kaj la vivo decidos, ĉu unu el ili cedos kaj restoj nur arkaismo. Jen kion diras la menciita Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto:
“Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devas forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendas uzadi paralele, kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fraiĝos arkaismo”.

Kaj plu:
“… ĝis la tempo, kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi ( neniam ŝanĝi !) la ĝisnunan Fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la Fundamento de Esperanto devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata.” (2)

Do, ni devas agnoski, ke enkonduko de necesaj neologismoj estas neevitebla kaj pozitiva fenomeno.

Sed agnoskante tiun ĉi sanan principon, ni tuj devas fari seriozan averton kontraŭ senpripensa trouzo de la rajto enkonduki novaĵon nepravigendan, ne nepre bezonatan kaj netrafe elektitan- precipe de personoj sen sufiĉa kono kaj sperto en la lingvo. Sento de lingva disciplino, respektado al la lingvo kaj al la uzantoj- tio devas gvidi ĉiun esperantiston ĉe la aplikado de la Internacia Lingvo (3)

Ni parolas pri la komunuza lingvaĵo. Ĝia leksiko konsistas el la oficialaj radikoj de la Universala Vortaro (UV), de la sekvintak Oficialaj Aldonoj (OA) al ĝi, kaj krome, el sufiĉa kvanto de vortoj, ordinare vaste uzataj, tamen ankoraŭ neoficialigitaj; la lastaj estas en la menciita periodo de paralela uzado preter la oficialaj vortoj. La Akademio de Esperanto, kiu ĝuste estas la “aŭtoritata centra institucio”, pri kiu parolas la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, prudente ne rapidas oficialigi ĉion, kio estas uzata, sed kies taŭgeco ankoraŭ ne estas senkosteste pruvita.

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: