PRI ĈEJO

lin12

Ĉilia Esperanto-Asocio kreis specialan komisionon por gejunuloj ĝis 29 jarojn, kiujn parolas aŭ apogas la ideon de internacia lingvo Esperanto kiel internacia komunikilo. Tiu komisiono ricevis la nomon de Ĉilia Esperantista Junulara Organizo, mallonge ĈEJO.

ĈEJO ekkomencis du jarojn post la reorganizado de la Ĉilia Esperantista Movado en 1978. Ekde tiam kaj is 1988, ĝi havis aktivan ekziston, kiu poste malkreskis kiam la plimulto de ĝia membraro iĝis 30-jaraĝa aŭ pro labordevoj devis forlasi la organizon.

Tial estas necese, ke tiuj kiuj nun komencas kaj tiuj kiuj reariĝas, sekvu kaj reviviglu la organizon kontaktante nin, al la adreso kiun ni donos ĉi malsupre

Ekde ĝia komenco ĈEJO havis informiloj por ĝia membraro. Inter ili estis Juna Ĉilio. Nuntempe oni eldonas Krokodilo -n por informi ĈEJanojn; oni eldonas ĝin 5 foje jare, en esperanto kaj en la hispana lingvoj. Samtempe oni eldonas laŭeble e-bultenon Esper@nto, por la lernantojn de la reta kurso; tiu bulteno donas praktikajn informojn pri la utiligo de Esperanto en la reto kaj aliaj kampoj, malgraŭ tio ĝi ne estas vere orientita al gejunuloj.

En 2005 ni komencis nian propran blogon ĉe http://chejo.blogspot.com

junaamiko

Tiun ĉi revuon eldonas Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI), speciale farita por gejunuloj, geinfanoj kaj ĉiuj aĝaj komencantoj. Ĝi nomiĝas Juna Amiko, aperas kvarfoje jare kaj klarigas gramatikaĵojn kaj enhavas interesajn artikolojn, poemojn, kantojn, konkursojn, kvizojn. La legantoj estas daŭre invitataj sendi kontribuaĵojn, kaj la revuo estas ĉiam aboneblaj ĉe lokaj perantoj aŭ rekte de la administrejo. Por Ĉilio la abonprezo estas US$6 (neaera ekspedo) kaj US$10,2 (aere). Eblas pli malaltaj kostoj por komuna abonado, eĉ rabato ĝis 50% de la kosto, do US$6!!!!!. Demandu ĉe la asocio! ĉar ni volas ke almenaŭ 5 personoj abonu ĝin, kaj tiel ŝpari monon..ni povas atingi nur 4 dolarojn..!!!!!
sel
La Skolta Esperanto-Ligo eldonas kvarfojoj jare ĝian revuon “La Skolta Mondo” kun novaĵoj pri la skolt(in)a movado, kaj pri la esperanta movado internaciaj. SEL disponiĝas ankaŭ; de aliaj eldonaĵoj kiel same la bulteno mem “surrete”. Kontaktu ilin ĉe esperanto.chile(ĉe)gmail.com aŭ skolta_esperanto_ligo(ĉe)yahoo.com
Kontakto

 

Kontakto estas la oficila gazeto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ĝi eldoniĝas 6 fojoj jare, kaj enhavas interesajn artikolojn en kvar lingvaj niveloj: por komencantoj, bazaj konoj, por progresantoj kaj spertuloj.

Novaj vortoj estas difinitaj en esperanto per jam konataj vortoj. Tre bone ilustrita kaj vi devas ĝin aboni!!!

Aliaj bultenoj por junularo estas eldonataj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO ), kaj iliaj nomoj estas Koncize kaj TEJO Tutmonde!

Aliaj junularaj esperantistaj organizoj ankaŭ eldonaj siajn proprajn bultenojn,; la plej elstaraj estas GEJ-Gazeto kaj Kvinpinto.

lin05

Responder

Por favor, inicia sesión con uno de estos métodos para publicar tu comentario:

Logo de WordPress.com

Estás comentando usando tu cuenta de WordPress.com. Cerrar sesión / Cambiar )

Imagen de Twitter

Estás comentando usando tu cuenta de Twitter. Cerrar sesión / Cambiar )

Foto de Facebook

Estás comentando usando tu cuenta de Facebook. Cerrar sesión / Cambiar )

Google+ photo

Estás comentando usando tu cuenta de Google+. Cerrar sesión / Cambiar )

Conectando a %s

A %d blogueros les gusta esto: