Kiel Fariĝi pli Aktiva Esperantisto – Konsiloj de Veterano

1. «Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas». (Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo, Unua Universala Kongreso de Esperanto, 1905).
El tiu difino, aprobita en la Kongreso de Bulonjo-ĉe-Maro, ni konkludas, ke la unua kaj ĉefa kondiĉo, por ke iu fariĝu esperantisto estas, ke li LERNU ESPERANTON.

2. Dum la Dua Universala Kongreso, en Ĝenevo, 1906, oni ŝipe promenadis sur la urba lago Lemano, kaj naive-entuziasme babilis pri la baldaŭa venko de Esperanto. Kiam oni demandis pri la opinio de Kabe, tiu eminenta stilisto gravmiene respondis: «Unue la esperantistoj devas lerni Esperanton».

3. Kion do signifas «lerni Esperanton»? Kiom profunda devas esti tiu lernado? Nu, lerni lingvon, eĉ relative facilan kiel Esperanto, estas vivodaŭra tasko: ju pli alta la atingita nivelo des pli montriĝas novaj lerno-perspektivoj kaj anguloj por esplorado. Bonŝance ne ĉiu el ni bezonas aŭ deziras fariĝi esperantologo, laŭ la modeloj de Waringhien, Kalocsay, Porto-Carreiro kaj aliaj.
Por akiri la rajton surbrustigi la Esperantan steleton, miaopinie iu devas kapabli:
• Korekte laŭtlegi kaj, kun helpo de vortaro, plene kompreni beletran aŭ teknikan tekston en la Internacia Lingvo;
• Senerare kaj internaci-stile verki leteron aŭ gazetan artikolon;
• El Esperanto nacilingven – kaj inverse – traduki ordinaran tekston, ekzemple el gazeto aŭ revuo, en klara kaj korekta lingvaĵo;
• Sufiĉe flue konversacii kaj paroladi en kluba aŭ kongresa kunveno, en simpla sed korekta Esperanto.

4. Ĉar la Esperantaj komunik-medioj insistas, ke nia lingvo estas tre facila, kaj iuj kursgvidantoj promesas bazan diplomon post nemultaj horoj da instruado, tial oni povus supozi, ke la pliparto el niaj samideanoj atingas la nivelon priskribritan en la supra paragrafo 3. Sed male, la flue-parolantoj kaj – verkantoj, en la esperantistaj rondoj formas etan malplimulton. Plej ofte la homoj, parkerinte ŝablonajn «bonan tagon», «Kiel vi fartas?» kaj «ĝis revido», fermas la lernolibron kaj legas ian literaturaĵon nur en la «tago de Sankta Neniamo».
Tial, jam en la fora jaro 1906 la pioniro Kabe afliktiĝis pro la nelernemo de tiutempaj samideanoj. Ĉu la bedaŭrinda fakto, ke Kabe poste forlasis nian movadon iel rilatas al lia disreviĝo, ĉe la konstato ke eĉ la adeptoj mem de Esperanto ne klopodas lerni la lingvon? Jen demando por niaj historiistoj kaj psikologoj.

5. La Franca Akademio de Sciencoj iam agnoskis, ke Esperanto estas «majstroverko de logiko kaj simpleco». Kaj ni scias, ke ĝi krome estas belsona, havas edukan valoron, helpas kompreni ĝeneralan gramatikon kaj lerni aliajn lingvojn, kaj havas literaturon pli riĉan ol tiu de pluraj kulturlingvoj. Kial do fervoraj partianoj ne emas, aŭ ne sukcesas ĝin kontentige lerni, kaj restas «eternaj komencatoj»? Kontraste, en preskaŭ la tuta mondo, kaj aparte en Brazilo, rimedoj por lernado ne mankas, kiel ni jene vidos.

6. Vojoj al la Lernado de Esperanto. La unuaj pioniroj de Esperanto estis aŭtodidaktoj, kaj ilia lernilaro konsistis el sola 48 – paĝa broŝureto kiun ili ricevis de Zamenhof: optimisma titolo («Plena Lernolibro por rusoj/poloj ktp), tro resumita informaro pri la lingvo; ege modesta eksteraĵo. Sed homoj kiel inĝeniero Antoni Grabowski, la kuracisto Kazimierz Bein kaj la litova pastro Dambrauskas ne perdis la kuraĝon ĉe tia nesufiŝeco de rimedoj: per intensa ekzerciĝado kaj eventualaj konsultoj al la aūtoro de la lingvo, ili baldaŭ efektivigis miraklon: Grabowski surprizis Zamenhof per flua Esperanta parolado, dum vizito al la hejmo de la Majstro; kaj post nelonge li tradukis el la rusa en la internacian la unuan beletraĵon de la Esperanta literaturo, nome la rakonton La neĝa blovado, de Aleksandro Puŝkin.
En Brazilo, pluraj elstaruloj de la Esperanto-movado deklaris, ke ili lernis la lingvon sen instruisto, uzante franclingvajn broŝuretojn, aŭ rekte la Ekzercaron, el la Fundamento. Probable, en ĉi tiu Renkontiĝo mem, ĉeestas homoj lernintaj nian lingvon tute aŭ ĉefe aŭtodidakte. Tamen tia lerno-metodo estas malfacila, netaŭga por la plimulto el la lernantoj. Plie, nebezona, ĉar en nia lando kaj preskaŭ ĉie eksterlande, disponeblas efikaj lerniloj kaj spertaj instruistoj.
Por la baza kaj la daŭriga niveloj ekzistas, interalie, metodoj de Sylla Chaves, Jair Salles, Aloisio Sartorato, Elvira Fontes. Por supera kurso, gramatikoj de Geraldo Mattos. El Flandrio, la tre oportune uzebla «ABC – Gramatiko kaj Mempraktikilo» (De Vleminck / van Damme); kaj la internacia furora metodo por aŭtodidaktoj «Saluton» de Audrey Childs-Mee. En kelkaj metodoj, krom lernolibro kaj vortaro troviĝas ankaŭ diskoj kaj sonbendoj kun modela prononco kaj kanzonoj.
Plie, ni ne forgesu mencii la nun klasikan lernolibron «Esperanto sem Mestre», de Lorenz, funde plibonigitan de Luis Porto Carreiro Neto, enhavantan altvaloran ekzercaron kun solvoj, zorge preparitan de nia mondfama zamenhofologo.
Kun tia riĉa kaj alloga materialo, pri kiu niaj pioniroj eĉ ne revis, ĉia malfacilaĉo por studado de Esperanto simple disfumiĝis.
Trastudi bonan lernolibron kaj orientiĝi ĉe kompetenta instruisto necesas, sed ne sufiĉas. Veran solidan povoscion de la lingvo donas nur persista, atenta, prinotita legado de bonaj verkistoj, klasikaj kaj modernaj. Kurioze, tiu unuanima konstato iel similas la verojn de la Evangelio: pri ili ĉiu konsentas multaj entuziasme aplaŭdas, sed nur iaj kelke da obstinuloj praktikas.

Kion Legi?
En prelego ĉe la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, la 3an de decembro 2001, mi prezentis sufiĉe longan liston de verkoj kiujn devus legi kandidatoj al perfektiĝo en Esperanto. Ĉi tie mi donas nur kelkajn ekzemplojn pri tiuj konsilindaj libroj:
• Proverbaro (Zamenhof);
• Paŝoj al Plena Posedo (Auld);
• Esperanto en Perspektivo (Lapenna kaj aliaj);
• La Luzidoj (Camões / Knoedt);
• Lingvo kaj Vivo (Waringhien);
• 1887 kaj la Sekvo (Waringhien);

• La Faraono (Prus/Kabe);
• La Revizoro (Gogol/Zamenhof);
• Zamenhof-aŭtoro de Esperanto (Boulton);
• Por pli Bona Mondo (Sylla Chaves);
• Plena Ilustrita Vortaro (Waringhien kaj aliaj);
• Parnasa Gvidlibro (Kalocsay/Waringhien);
• Doña Barbara (Gallegos/De Diego);
• Kruko kaj Baniko el Bervalo (Beaucaire).

– Ĉu Bone scii Esperanton sufiĉas por fari aktivan Esperantiston?
Ne. Vere aktiva esperantisto interalie devas:
• aliĝi al la movado: loka klubo, ŝtata asocio, landa asocio, Universala Esperanto-Asocio;
• partopreni en kunvenoj, kursoj, prelegoj, radio/televid-programoj, vojaĝoj, ekskursoj, renkontiĝoj kaj kongresoj;
• inter-retaj kontaktoj; verki artikolojn por gazetoj, informi pri Esperanto al nemovadaj instancoj; recenzi librojn, fariĝi UEA-delegito, volontule labori, finance subteni la movadon, instrui la lingvon, aĉeti librojn kaj aboni periodaĵojn.

Ĉu ni, Esperantistoj devas atendi la «Finan Venkon» de Nia Idealo, por pli intense uzi la Lingvon?
La tiel nomata «fina venko» probable neniam okazos, sed multrilate Esperanto jam venkis, kaj ĉiutage firmiĝas kiel eksterduba socia fenomeno, kiun ignori ne plu eblas. Plej potencan antaŭenpuŝon lastatempe donis al ĝi tre ampleksa uzado en Inter-reto.
Niavice, ni laboru, pro ke tiu progreso ĉiam pli klare evidentiĝu al la tutmonda publiko.

 

Prelego de Floriano Pessoa, ĉe la 15a Ŝtata Renkontiĝo de Esperantistoj de Rio de Janeiro. Valença, majo 2003.

Deja un comentario