Ni metos ĉi tie kelkajn poemojn en esperanto.-
ESTAS MI ESPERANTISTO
de Julio Baghy
Verda stelo sur brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
«Netuŝebla Fundamento»
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortao.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
«Bonan Tagon! Ĝis revido!»
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.
Post la mort’ ĉe tombo mia
staros «rondo familia»,
nekrologos ĵurnalisto;
estis li esperantisto.
Deja un comentario