6a Landa Renkontiĝo – Santiago – 2001

 

lin05

La sabaton 27an de oktobro 2001a, en la Nacia Sidejo de Geskolta Ĉilia Asocio (Ejercito 177, Centra Santiago), oni okazigis la Sesan Landa Esperanto-Renkontiĝon

Ni devas konsideri ĉi tiun renkontiĝon sukcesa, ĉar ni sukcesis arigi duonon el la aktiva membraro de nia malgranda asocio. Ni devas klarigi ke ĝis nun la plej granda kunveno de esperantistoj en Ĉilio okazis por la fondiĝo de Ĉespa en 1978.

Du horojn ni kantis kaj amuziĝis dank’ al la muzikaj donoj de nia nova Ĝenerala Sekretariino, Mag. Georgina Giandric. Ni kantis la himnon «La Espero», kaj la kutimajn ĉiliajn kantojn » Kanti al junulinon», » Se vi iras Ĉilion», kaj » Mi vendas okulojn nigrajn», i.a. Vortludojn ,infanajn kaj skoltajn kantojn provizis al ni Iván kaj Héctor. Samtempe, la novbakitaj esperantistoj povis lerni novajn vortojn kaj esprimi sin esperante. Tio ĉi entuziasmigis la ĉeestantaron kaj ĝojigis la matenon.

Poste oni prezentis la projekton «Interkulturo» kaj «Indiĝenaj Dialogoj» por enketi pri la starigo en nia lando de ambaŭ projektoj.

Ĉiuj kune iris tagmanĝi, kaj tiel gajaj ni estis, ke ni forgesis fotumi la aferon…!!!

Vespere sabate, Markos Salas kaj edzino, rakontis al ni pri siaj spertoj en la uzado de Pasporta Servo dum la 4 jara restado en Brazilo kaj Eŭropo. Ili diris ke la afero glate funkcias kaj la homoj amike gastigas eksterlandanoj… Tiel ili povis viziti Pollandon, Ĉeĥan Respublikon, Hungarion, Germanion, Francion, Belgion, Nederlandon kaj Brition. Ili ambaŭ invitis nin ĉiujn aliĝi al Pasporta Servo kiel gastiganto aŭ peranto, ĉar tiel ni povas reciproki la gastemon de aliaj esperantistoj.

Siaflanke, Jose Vergara, montris al ni, sian kapablon kiel «akademiano», pro la korekta prononcado kaj rapida parolado, kiu «eĉ komplikis nin»; sed rapide ni povis venĝi nin, kiam ni malkovris nekorektan uzon de la akuzativo. Tiel ni povis malkovri ke eĉ gravuloj povas erari!!!…..

Ni ankaŭ pridiskutis kiel junigi la ĉilian movadon, kaj la konkludoj estis interesaj. La nova estraro devos zorgi pri la afero, ĉar tio urĝas!!!!!!!

Dimanĉe okazis la ekumena diservo kaj poste la Ĝenerala Asambleo de Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA). La provizora estraro donis la raportojn, kiuj estis aprobitaj. Venis la elektoj por la nova estraro, kaj elektiĝis por la periodo 2001-2003 :

  • Prezidanto: Iván Mättig Catalán

  • Ĝenerala Sekretariino: mag. Georgina Giandric

  • Kasisto : Gabriel Moreno

  • Estraranoj: Héctor Campos Grez kaj Simón Séguin

 

estraro2001

La Estraro de nia Asocio

lingva komitato

La Lingva Komitato

 

lin18a

Deja un comentario