Ili pace protestas ĉiujn tagojn ek de 26/04/2007 eĉ Esperante!!

PROTESTO

Ĉiujn tagojn ek de la 8a matene, ili estas tie kun siaj aviztabuloj antaŭ la sidejo de la MondaOrganizo pri Sano (MOS), kaj ili restos tie ankoraŭ monatojn kaj probable jarojn, ĝis ili estus aŭskultataj! Tiuj reprezentantoj de multaj internaciaj Ne-Registaraj Organizoj (NRO) petas :
• ke la MOS ĉesigu (aŭ ŝangi) la akordon, kiun ĝi kontraktis en 1959 kun la Internacia Atomenergio Agentejo (IAA), kies komisio estas tutmonde disvolvi la uzon de la atomenergio. Tiu akordo malpermesas al la MOS publiki ajnan studaĵon se la IAA ne konsentas !
• ke la MOS reprenos en siajn manojn ĉiujn problemojn, kiuj rilatas la uzon de la atomenergio kaj nia sano,
• kaj ke finfine, ĝi akceptos publiki la veran bilancon de la eksplodo de Tchernobyl la 26an de aprilo 1986, eĉ se tio malplaĉus al IAA, kiu ĝis nun estas juĝanto kaj juĝato.
Ekzemple, kiam tre multaj scienculoj kaj tiuj NRO pensas, ke la vera tempobalanco estos inter 50 kaj 200 000 mortintoj, la IAA (do la MOS !) sciigas maksimume 4000 mortintajn (post sciigis nur kelkajn dekojn dum multaj jaroj !). Plie, permesi, eĉ devigi la loĝantaroj resetli en radioaktivpoluaj regionoj estas krimon.
Fine konkludas la manifestantoj, se eksemple en via lando vi havus la povon kaj la moralan respondecon bilanci la antaŭvideblan nombron de mortintoj ligitaj kun la cigaredfumado, ĉu vi petus la cigaredfabrikistoj, por ke ili mem taksus la nombron de mortintoj pro la cigaredoj, kiujn ili vendas ? Kompreneble la rezultoj estus, ke ĉio iras bone en la pli bona mondo, kaj ke ĉiuj devus fumi por esti pli feliĉaj !

Publicado en Sin categoría. Etiquetas: . Leave a Comment »

Deja un comentario